Brazilo ekhavis la unuan en sia historio prezidantinon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 1-a de novembro 2010

Kandidatino de la reganta laborista partio Dilma Rousseff ricevis pli ol 56 % de voĉdonoj.

Dilma Rousseff.

Filino de Bulgaria komunisto, estrino de administrantaro de la antaŭa ŝtatprezidanto, kandidatino de la reganta laborista partio, Dilma Rousseff venkis en la prezidanta elektado kun pli ol 56,05 % de la validaj voĉdonoj. Ŝi fariĝis la unua virino-ŝtatprezidanto en la Brazila historio. Por ŝia sola konkurinto, eksa estro de San-Paŭlio, voĉdonis 43,95 % el la balotintoj, raportas Espectador.com kun referenco al la Supera Voĉdona Tribunalo (Tribunal Superior Eleitoral, mallonge TSE).

Dum la unua voĉdonado, la 3-an de oktobro, Dilma Rousseff ricevis la plej grandan kvanton da voĉdonoj, 45,96 %, sed por venko necesis almenaŭ 50 % plus unu voĉo.

Rousseff estis proponita kiel kandidato de la nuna prezidanto de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva (Lula), kies administrantaron ŝi ekestris en la jaro 2005. Laŭ la konstitucio, prezidanto povas esti reenpostenigita nur unufoje, do Lula mem ne povis kandidatiĝi.

Nun 62-jara ekonomiistino, Rousseff iam, estante studentino, partoprenis reziston kontraŭ militista reĝimo en la lando. En la jaroj 1970-1972 ŝi estis en malliberejo, kie ŝi estis torturita.

Fontoj

Creative Commons
Creative Commons
Tiu ĉi artikolo estas bazita sur materialoj de retgazeto «Частный корреспондент» (Ĉastnij korrespondent'),
disponigitaj laŭ la permesilo CC-BY 3.0 Originala artikoloInformoj pri la projekto