Brazilo: Inundoj en Rio Branco

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

MALLONGAĴO

Mardo, la 3-a de marto 2015


En la plej okcidenta parto de Brazilo estas deklarita la krizostato. 70.000 homoj devis forlasi sian domon pro inundoj.

Kvartaloj de la urbo Rio Branco ĉe rivero Akro troviĝas sub akvo. Ne estas elektro kaj ŝtataj agentejoj estas fermataj. Pli ol 6.000 homoj restadas en krizokazaj ejoj. Oni atendas, ke la venontajn tagojn la akvo plue altiĝos.

Fontoj