Barato malpermesas la senkostan interreton de Facebook

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 20-a de februaro 2016

La Reguliga Aŭtoritato pri Telekomunikado de Barato (Mallongigita angle kiel TRAI) malpermesis la funkciadon de Free Basics, la servo de Facebook Inc. kiu donas senkostan aliron al selektitaj retejoj pere de poŝtelefona aplikaĵo. La barata registaro konsideris ke la servo malobservas la principojn pri neŭtraleco en la reto, tial ordonis la ĉesigon. Mark Zuckerberg, entreprenestro, primalkonsentis la decidon.

La TRAI konsideris ke Free Basics minacas la neŭtralecon de la landa interreto, dirante ke la agmaniero afektas la konsumon de interreto pere de diskriminaj tarifoj. Laŭ la TRAI:

En Barato, ĉar la plejmulto el la popolo ankoraŭ estas konektota al interreto, permesi la servoprovizantojn difini la naturon de la aliro estus egalvalore al permesi ke estu la proviziantoj de interreto kiuj decidu la interret-sperton de la uzantoj.
TRAI

Free Basics funkcias en poŝtelefonoj pere de aplikaĵo kiu provizias aliron al selektitaj retejoj kaj retaj servoj al uzantoj kiuj ne havas propran interreton aĉetitan. Tia ideo estas kritikata en multaj landoj de organizoj kaj personoj por minaci la neŭtralecon de la reto.

Skize klarigite, 19 milionoj da personoj estus aliĝintaj al la servo de Facebook fine de 2015. Granda parto el tiuj devenus el Barato, laŭ la retejo CNET.

Dume Mark Zuckerberg deklaris en sia profilo de la fama sociretejo ke "kvankam ni desapontas pro la hodiaŭa decido, mi volas komuniki ke ni kompromitas daŭre labori por forigi la konekt-barilojn en Barato kaj la tuta mondo, internet.org havas multajn iniciataĵojn, kaj ni daŭre laboros ĝis kiam ĉiuj havos aliron al interreto", diris la magnato, konsiderita unu el la personoj plej riĉaj sur la planedo.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Gobierno de la India prohibió Free Basics de Facebook, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).