Barato: Nova barata ĉefministro invitas pakistanan kolegon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 23-a de majo 2014

La freŝega barata ĉefministro Narendra Modi, ĝisnuna ĉefministro de Guĝaratujo, invitis la pakistanan ĉefministron Nawaz Sharif por sia ĵurigo venontan lundon, la 26-an de majo. Tion konfirmis la partio de Modi, la Partio de la Popolo de Barato (BJP). La invito rimarkindas, ĉar ekde ilia sendependeco en 1947 la du landoj militis unu kun la alia trifoje. Post la elekta venko de Modi Sharif telefonis al Modi por gratuli lin.

Pasintlunde la barata prezidanto Pranab Mukherjee nomumis Modi nova ĉefministro de Barato. Marde Modi havis renkonton kun Mukherjee tial, ke lia partio proponis lin kiel ĉefministron post neatendita elekta venkego. Iom da anoj de Partio de la Popolo de Barato kaj iliaj samideanoj pli frue vizitis prezidanton Mukherjee kaj lin formale petis indiki Modi kiel registarformanton. Post nelonge la prezidanto lin bovenigis en la palacon kun bukedo da floroj kaj gratuloj.

La BJP realigis dum la lastaj elektoj 282 seĝojn en la Lok Sabha. Tio estas absoluta plimulto.

Fontoj