Barata kosma agentejo lanĉas kvin eksterlandajn satelitojn
|
Pli pri Suda Azio |
Sabato, la 5-a de julio 2014
Pasintlunde matene, la 30-an de junio, la Barata kosma agentejo, Barata Organizo pri Kosmo-Esplorado (BOKE), lanĉis kvin eksterlandajn satelitojn ekde la Sriharikoto-lanĉinstalaĵo en Satish Dhawan Kosmodromo, uzante la PSLV-C23-lanĉoveturilon.
La plej grava ŝarĝo estis terobservada satelito de Francio nome SPOT 7, pezante 714 kg. Aliaj satelitoj kunŝarĝitaj estis la germana AISat, 14 kg; kanada NLS7.1 (CAN-X4) kaj NLS7.2 (CAN-X5), 15 kg ĉiu; kaj singapura VELOX 1,7 kg.
La lanĉado okazis lunde, la 30-an de junio, je horo 9.52, prokrastita de la origina plano tri minutojn por eviti eksteran rubon. Estis la 26-a sukcesa lanĉo de PSLV-raketo. Kune kun Usono, Rusio, Eŭropa Unio, Ĉinio, kaj Japanio, Barato estas unu el malmultaj nacioj, kiuj proponas komercajn lanĉajn servojn. Ĉi tiuj servoj estas farataj de Antrix, la komerca branĉo de BOKE. La sekva grava lanĉado de BOKE eble estos ĉi tiun monaton uzante GSLV-III-lanĉoveturilon.
La barata ĉefministro Narendra Modi ĉeestis ĉe la lanĉa loko. Li alparolis al la sciencistoj post la lanĉado, gratulis ilin, kaj petis ilin konstrui sateliton taŭgan por uzado de ĉiuj nacioj de la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro. Li ankaŭ akcentis la fruktodonan alproksimiĝo de Barato al la kosmofluga industrio. Phillipe Ghesquiers de Airbus Defendo kaj Kosmo, la konstruistoj de SPOT 7, esprimis kontentecon pri la lanĉado kaj starigis, ke ili eble uzos la lanĉajn servojn de Barato estontece denove.
Rimarko
En la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro kunlaboras en aboca ( aŭ alfabeta) ordo: Afganujo, Bangladeŝo, Barato, Butano, Nepalo, Maldivoj, Pakistano kaj Srilanko.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Indian space agency launches five foreign satellites, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Suda Azio
- 5-a de julio 2014
- Julio de 2014
- 5-a de julio
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Barata Organizo pri Kosmo-Esplorado
- Ekonomio de Barato
- Kosmofluga industrio
- Antrix Kompanio
- Airbus-Grupo
- Airbus Defendo kaj Kosmo
- Scienco
- Kosmoesploro de Barato
- Satish Dhawan Kosmodromo
- Teknologio
- Kosmonaŭtiko
- PSLV
- Artefaritaj satelitoj
- Terobservada satelito
- Narendra Modi
- Azio
- Barato
- Andrapradeŝo
- Sriharikoto
- Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro
- Afganujo
- Bangladeŝo
- Butano
- Maldivoj
- Nepalo
- Pakistano
- Srilanko
- Singapuro
- Eŭropa Unio
- Francio
- Germanio
- Nordameriko
- Kanado
- Usono
- Rusio
- Ĉinio
- Japanio