Aviadilo Ed Force One de la metalroka muzikgrupo Iron Maiden kraŝis en Ĉilio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 18-a de marto 2016

Dosiero:Ed Force One TF-AAK.jpg
Aviadilo Ed Force One en februaro 2016.
Fonto: CloudSurferUK

La aviadilo Ed Force One de la brita metalroka muzikgrupo Iron Maiden, post surteriĝi en la Internacia Flughaveno Arturo Merino Benítez de Santiago de Ĉilio, la aviadilo, de tipo Boeing 747-428, akcidentiĝis en la alteriĝdromo. La muzikgrupo vizitis la ĉilian ĉefurbon kiel parto de sia turniro The Book of Souls (La libro de l' animoj).

Laŭ komunikaĵo en la retejo de la grupo, la bielo de la veturilo kiu trenis la aviadilon rompiĝis, tial la flugmaŝino deviis kaj kraŝis kontraŭ veturilon kiu estis en la aldromo tiame.

Pro la akcidento difektiĝis la entirebla subekipaĵo kaj du el la motoroj, krom vundi al du el la laboristoj de la flughaveno, kiuj estis alportitaj malsanulejen. La skipo pri bontenado nun taksas la damaĝojn, sed laŭ la grupo, la unua raporto indikas ke la motoroj suferis gravajn difektiĝojn kaj bezonas longan tempon por ripari ilin kaj eble necesos du novajn motorojn.

La 20 tunoj da ekipaĵoj de la muzikgrupo ankoraŭ ne estis eligitaj el la aviadilo kiam la akcidento. La turniro daŭros kaj la muzikgrupo esperas trovi alian aviadilon.

Rilataj novaĵoj

Fontoj