Bruce Dickinson havas langan kanceron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de februaro 2015

La 56-aĝa kantisto de la brita metalroka grupo Iron Maiden, havas langan kanceron, sed la ebloj kuraci ĝin estas "tre bonaj", tiel anoncis ĉi-ĵaŭde la grupo en sia oficiala retejo.

Hieraŭ (merkredo) mi finis 7-semajnan kuracadon el kemiterapio kaj radioterapio. La prognozo estas tre bona, ĉar la tumoro estis traktata dum tre frua fazo.
Iron Maiden.

La kantisto malkovris, ke li havis kanceron, dum kuracista vizito antaŭ Kristnasko.

La kuracista teamo ĉirkaŭ Bruce atendas, ke li resaniĝu 100% kaj maje li devos esti tute libera de kancero, laŭ la anonco de la muzikgrupo. Poste kelkaj monatoj estos bezonataj, ĝis li estu denove en bonfizika stato.

Iron Maiden finis sian lastan eŭropan turniron pasintsomere. Ĝi estas unu el la plej famaj grupoj de Metalroko iam ajn kaj vendis pli ol 80 milionojn da KD en la mondo.

Fontoj