Atencoj en flughaveno kaj metro-stacio de Bruselo
Mardo, la 22-a de marto 2016
En Bruselo, ĉefurbo de Belgio, okazis eksplodoj en la Flughaveno de Zaventem kaj la metro-stacio Maelbeek lasante 34 mortintojn, laŭ informo de la fajro-brigadistoj al la agentejo AFP. La pleja stato de alarmo estis proklamita.
Krome, aliaj tri landoj ankaŭ proklamis la plejan staton de alarmo: Francio, Germanio kaj Britio. La aŭtoritatoj konsilas ne elhejmiĝi, kaj ne iri labori dum la mateno.
En la nacia flughaveno, okazis du eksplodoj en la elireja terminalo kie mortis 13 personoj kaj aliaj 35 estis vunditaj. Poste okazis eksplodo en la metroo de Maelbeek, situanta en la strato Le Lol de la belga ĉefurbo. La transportreto de Bruselo nune ne funkcias.
La terorisma grupo Daiŝo atribuis al si la respondecon de la atako.
Rilataj novaĵoj
- “Belga polico emisias serĉ-ordonon kontraŭ suspektatoj de atakoj en Bruselo”. Vikinovaĵoj, 22-a de marto 2016.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Explosiones se registran en Bruselas, Bélgica, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (es) «EN VIVO: Cobertura de la emergencia en Bélgica» – 24 Horas, 22-03-2016 (arkivita [ ])
- (es) «EN VIVO: Elevan al máximo el nivel de alerta antiterrorista en Bélgica tras explosiones» – Teletrece, 22-03-2016 (arkivita [ ])
- (es) «Al menos 21 muertos en varios atentados en el aeropuerto y el metro de Bruselas» – El País, 22-03-2016 (arkivita [ ])
- (es) «Explosión en el metro del barrio europeo de Bruselas minutos después del ataque al aeropuerto» – ABC, 22-03-2016 (arkivita [ ])
- (es) «Al menos 21 muertos en una cadena de atentados en el aeropuerto y el metro de Bruselas» – El Mundo, 22-03-2016 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Eŭropo
- 22-a de marto 2016
- Marto de 2016
- 22-a de marto
- Artikoloj kun informo de 24 Horas
- Artikoloj kun informo de Teletrece
- Artikoloj kun informo de El Pais
- Artikoloj kun informo de ABC
- Artikoloj kun informo de El Mundo
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Terorismo
- Belgujo
- Teroraj agoj
- Germanio
- Britujo
- Francio
- Benelukso
- Forpasoj
- Islama Ŝtato
- Eŭropa Unio