Artistoj rifuzas reprezenti Ukrainion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 27-a de februaro 2019

Dosiero:Eurovision Song Contest 2019.png
Emblemo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019

La ukraina kantistino MARUV rifuzis reprezenti Ukrainion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019.

La 23-an de februaro 2019 ŝi venkis en la nacia elektokonkurso. Du tagojn antaŭe la vic-ĉefministro Vjaĉeslav Kirijenko alvokis rezigni je partopreno en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019, ĉar eventualaj partoprenontoj aktive koncertas en Rusio. Tiu eldiro celis MARUV, kiu planis en aprilo 2019 turnei en Rusio kaj la muzikgrupon YUKO, kies ĉefkantistino havas rusian civitanecon, sed dum pluraj jaroj loĝas en Ukrainio. Tamen la televidkanalo STB deklaris, ke ĝi ne planas malkvalifiki la artistojn, kiuj turneas en Rusio, sed eble ŝanĝos siajn regulojn estontece. La ministro pri kulturo promesis, ke la aŭtoritatoj ne enmiksiĝos en la procezo.

Dum la elektokonkurso ĝia gvidanto demandis al MARUV kiel ŝi povas samtempe konsideri sin patrioto de Ukrainio kaj turnei en Rusio kaj ŝi respondis ke “...multaj homoj, kiuj loĝas en Rusio, bonege rilatas al tiuj, kiuj loĝas en Ukrainio. Ili aŭskultas la ukrainan muzikon, inspiriĝas per ĝi”. Ŝi menciis, ke tri landoj proponis al ŝi reprezenti ilin en la Eŭrovido-Kantokonkurso, tamen ŝi deziras fari tion por sia patrujo Ukrainio. Krome ŝi diris la jenon:

Kaj mi volas plian fojon memorigi, ke la Eŭrovido-Kantokonkurson oni kreis post la Dua mondmilito por ke la landoj unuiĝu, por ke aperu komuna festo, por ke oni kundividu la kulturon. Kaj mi opinias ke tio estas bonega. Kaj unuavice tio estas Song Contest, sed ne politika balotado. Kun tiu demando vi prefere iru, jen nurajn kelkajn kilometrojn for troviĝas la Verĥovna Rada kaj fari al ili multajn interesajn demandojn, kiujn ili delonge meritas.
MARUV

Post la venko de MARUV en la elektokonkurso, la Nacia Socia Televidkompanio de Ukrainio (NSTU) enmanigis al ŝi malnetan kontrakton, kiu interalie enhavis malpermeson de la koncertoj en Rusio, kvankam la ukrainiaj leĝoj ne malpermesas tion. Krome ŝi devis proprapoŝe pagi ĉion, transdoni aŭtorajn rajtojn je sia kanto al NSTU, plenumi ĉiujn estontajn postulojn de NSTU ktp. La kantistino rifuzis la kontrakton kaj partoprenon en la Eŭrovido-Kantokonkurso kaj informis pri tio en sia Instagramo-paĝo. Ŝi listigis kelkajn kondiĉojn de la kontrakto kaj nomis ilin sklavaj.

NSTU proponis ĝin al la grupo Freedom Jazz, kiu okupis la duan lokon en la elektokonkurso, sed ankaŭ ĝi rifuzis reprezenti Ukrainion en Tel-Avivo kaj publike sciigis tion la 26-an de februaro ĉe sia Fejsbuko-paĝo.

Koncerto de KAZKA

La 27-an de februaro NSTU faris proponon al la grupo KAZKA, kiu okupis la trian lokon en la elektokonkurso, sed ankaŭ ĝi rifuzis. La grupo famas ankaŭ en Rusio, kie ĝia ukrainlingva kanto "Плакала" (Mi ploris) okupis unuajn lokojn en pluraj kantaj rangolistoj en 2018.

Ni iris por tio al la nacia selekto. Sed ni ne bezonas venkon kontraŭ iu ajn prezo. Nia misio estas unuigi homojn per nia muziko, ne semi kverelojn.
KAZKA

La grupo Brunettes Shoot Blondes, kiu okupis la kvaran lokon en la elektokonkurso, ankaŭ rifuzis reprezenti Ukrainion en la Eŭrovido-Kantokonkurso.

Konsiliano de NSTU Aleksandr Kolcov diris, ke eble Ukrainio tute rezignos je la partopreno en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019, ĉar “...tio estas krizo al kiu mankas klara, sole vera respondo, ĉar la socio estas dividita”.

Vespere la 27-an de februaro la rezigno estis oficiale publikigita en la retejo de la Nacia Socia Televidkompanio de Ukrainio. Ukrainio ne partoprenos en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019.

Fontoj