Armenio kaj Azerbajĝano bombardas civilajn kvartalojn malgraŭ pafĉesigo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
La urbo Ganĝa, Azerbajĝano.

Dimanĉo, la 18-a de oktobro 2020


La 18-an de oktobro je 0:00 (loka tempo) ekvalidis nova humanitara pafĉesigo inter Armenio kaj Azerbajĝano, batalantaj en Montara Karabaĥo. La neagnoskita Respubliko Montara Karabaĥo promesis sekvi ĝin. La pafĉesigo estas deklarita surbaze de kondiĉoj, interkonsentitaj en Moskvo la 10-an de oktobro. La antaŭa pafĉesigo estis rompita ene de unu horo, post kio la batalado kaj bombardado daŭris plenforte. Ĉi-foje la unuaj reciprokaj akuzoj pri malobservo aperis post kelkaj horoj, hodiaŭ matene.

Bombardado de azeraj urboj

Ĉirkaŭ la 1-a nokte la 17-an de oktobro la urbo Ganĝa en Azerbajĝano estis denove bombardita per misiloj R-17 "Elbrus" (NATO-klasifiko: SCUD), el kiuj almenaŭ du atingis ĝin. Unu el misiloj eksplodis apud lernejo, detruinte kvartalon de unuetaĝaj privataj domoj. La dua misilo trafis domon, kie troviĝis patrino kun du infanoj. Oni savis la etulojn, sed ilia patrino mortis en ambulanco. Pereis tutaj familioj. Zulejĥa Ŝaĥnazarova, ŝia edzo Rojal Ŝaĥnazarov kaj ilia 16-monata filino mortis sub ruinoj de sia domo. Tri jarojn aĝa Ĥadija Ŝaĥnazarli postvivis la atakon, sed ŝiaj gepatroj kaj fratino pereis. Sume pereis 13 homoj, 52 estas vunditaj. Estis detruitaj 20 domoj, inter pereintoj estas tri infanoj. Ĵurnalisto de la rusia ĵurnalo Kommersant venis surloken tuj post la bombado kaj atestis, ke temas pri pure civila kvartalo, kie mankas iuj ajn militaj objektoj kaj kiu situas almenaŭ 7 km for de flughaveno. Ganĝa estas la dua laŭgrande urbo de Azerbajĝano kun 300 mil loĝantoj.

Plia misilo direktiĝis al la apuda urbo Mingjaĉevir, sed estis paffaligita de kontraŭmisila sistemo. Azeraj aŭtoritatoj asertas, ke la pafado okazis ekde teritorio de Armenio, ne el Montara Karabaĥo, kies trupoj ne disponas tiajn armilojn. Oni diras ke tiel Armenio provokas respondan atakon de Azerbajĝano por poste peti milithelpon de Rusio kiel sia aliancano. Ambaŭ urboj situas 50 for de la frontlinio, do temas pri intenca bombardado.

La 11-an de oktobro Ganĝa jam estis bombardita per misiloj, unu el kiuj trafis loĝdomon, mortiginte 10 kaj vundinte 34 homojn. Tiam surloke de loĝdomo restis nura kavo. "Elbrus" estas mezdistanca misilo, kies produktado okazis en Sovetunio kaj nun daŭras en Rusio. Ĝi povas flugi kun rapideco ĝis 1,7 km/sekunde kaj porti nuklean ŝarĝon. Ambaŭ landoj abunde aĉetadis armilojn en Rusio kaj havas grandan stokon de armiloj, restintaj de la sovetia epoko (speciale Azerbajĝano).

Reagoj

La urbo Stepanakerto, Montara Karabaĥo.

Turka ministro pri eksteraj aferoj Mevlüt Çavuşoğlu nomis la atakon "plia militkrimo" fare de Armenio. Prezidanto de Azerbajĝano Ilham Alijev promesis venĝi la atakon.

Tio estas militkrimo, krimo kontraŭ la homaro. Se la monda komunumo ne volas ilin puni, ni punos la kulpulojn. Ni punos ilin sur batalkampo, ni donos respondon... Ni ne pripafas civilan loĝantaron.
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano.

Armenio rifuzas la akuzojn, dirante ke tiaj misiloj ne povus atingi Ganĝon de ĝia teritorio, kaj reciproke akuzas Azerbajĝanon pri daŭra bombardado de Stepanakerto, ĉefurbo de la neagnoskita Respubliko Montara Karabaĥo, regule pripafata per azeraj artilerio, misiloj kaj spavoj. Samtage tie estis vunditaj almenaŭ tri civiluloj kaj jam kelkajn semajnojn restintaj urbanoj sin kaŝas en subterejoj.

La armeo de defendo de Montara Karabaĥo publikigis sian liston de laŭleĝaj militceloj en Ganĝo, inter kiuj: bazo de azera aerarmeo, helikoptera skadro, speciala brigado de la internaj trupoj, centro de batalregado, radioteknika bataliono, fuelejo de la Ministerio pri defendo, motorpafista brigado, aŭtofabriko de la Ministerio de defenda industrio, aviada riparejo, artileria riparejo.

Reciprokaj akuzoj

La ministerio pri defendo de Armenio deklaris ke je 07:20 azeraj trupoj komencis ofensivon en la suda parto de Montara Karabaĥo, apud la Ĥudaferina akvorezervejo, servanta por la Ĥudaferina akvoelektra centralo, situanta ĉe la limo de Montara Karabaĥo kaj Irano. Ĝi nutras rivron Aras, kiu gravas por Irano kaj Azerbajĝano.

Nun oni klopodas evakui kadavrojn de mortigitaj batalantoj, kiuj foje kuŝas sur batalkampoj dum pluraj tagoj. Aŭtoritatoj de Montara Karabaĥo avertis pri risko de epidemioj, kaŭzotaj de putriĝintaj korpoj. Ambaŭ flankoj akuzas unu la alian pri rompo de respektivaj interkonsentoj.

Respubliko Montara Karabaĥo informis hieraŭ ke ekde la 27-a de septembro pereis 673 armenaj militistoj, 40 el kiuj mortis dum lasta tago. Azerbajĝano ne raportas pri siaj homaj perdoj.

Opinio de ekspertoj

Rusiaj militaj ekspertoj, demanditaj de retejo Vzgljad, atentigas ke Rusio ne havas devon defendi aliancanon kiu mem provokis atakon kontraŭ si. Ili pridubas, ĉu armena ĉefministro Nikol Paŝinjan kapablas regi la militadon, se li faras erarojn tiom klare profitajn al la azera kaj turka flankoj.

Samtempe ili atentigas ke dum 20 tagoj da intensa batalado azeraj trupoj sukcesis antaŭeniĝi je nuraj 30 km, ĉefe sur relative ebenaj areoj sude kaj norde de Montara Karabaĥo. Ili diras ke poste sekvas montaro kie batalado neeviteble estos pli komplika, malrapida kaj akompanata de grandaj perdoj. Longdaŭra milito estos malfacila tasko por Azerbajĝano kiu ne havas propran militindustrion, do devos aĉeti armilojn kaj municiojn eksterlande, ĉefe en Turkio kaj Israelo. Cetere tio aplikeblas ankaŭ rilate Armenion, kies loĝantaro kaj milita buĝeto estas eĉ trioble malpli grandaj ol tiuj azeraj.

Fontoj