Aperis Firefox 3.6.8 kun korekto de malstabilo rilata al kromprogramoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 24-a de julio 2010

Je la 23-a de julio, nur tri tagojn post la antaŭa eldoneto, Mozilla faris novan eldoneton de Firefox: 3.6.8, pro korekto de malstabilo rilata al kromprogramoj (en la pli malvasta senco).

Laŭ la anonco, uzantoj de Firefox 3.6 kiel kutime devas ricevi de la programo atentigon pri haveblo de la nova versio. Homoj, kiuj ne havas Firefox 3.6, povas elŝuti la lastan version el http://eo.www.mozilla.com/eo/.

Aldonita vespere

La eldoneto okazis tiel baldaŭ, ĉar en certaj cirkonstancoj la akcidenta plenumĉeso povis kaŭzi danĝeran plenumon de malĝusta kodo.

La branĉo 3.5 ankaŭ ricevis per miskorekto en 3.5.11 tian plenumĉesan problemon, sed sen la malsekuro.

Fontoj