Aperis Fajrovulpo 4.0b7

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 11-a de novembro 2010


Nova beta-versio de Fajrovulpo 4 povas mem kontroli validecon de informoj enigataj en formularojn, ebligas uzadon de SVG en <img> kaj nuancadon de aspekto de tekstoj.


Je la 10-a, Mozilo finfine eldonis la sepan beta-version de Fajrovulpo 4.

La ĉefaj novaĵoj en ĝi koncernas plenumadon de JavaSkripto, peraparatan akceladon de bildigo, internaĵojn de etendoprogramoj, la fenestron "Pri Mozilla Firefox", OpenType-tiparojn, SVG-bildojn, kaj formularojn.

Detaloj

Rapideco

Ĉi tiu versio uzas novan, pli rapidan, motoron por JavaSkripto, "JägerMonkey".

En kunmetaĵoj por Vindozo kaj Mac OS X aktivigitas kapablo je WebGL (uzante OpenGL), por tridimensiuma bildigo sen bezono de kromprogramoj. Kelkaj aliaj bildigaj operacioj nun ankaŭ uzas APIojn ebligantajn aparatan akceladon.

Etendoprogramoj

Etendoprogramoj nun ne plu estas eligataj el siaj XPI-arĥivoj, sed ŝargataj rekte el tie, se la aŭtoro ne postulis malpakon per <em:unpack> en la dosiero install.rdf. Tio plifaciligas uzon de kaŝmemoro kaj antaŭlegado.

La pli komplikaj etendoprogramoj (kiel RequestPolicy[1]) povas bezoni ŝanĝojn por funkcii kun la nova versio.[2]

Krom tio, se etendoprogramo ne eligatas el sia XPI, ĝi ne plu bezonas teni parton de siaj dosieroj en .jar-arĥivo.

La Pri-fenestro

La fenestro "Pri Mozilla Firefox" estas rimarkeble aliigita. Interalie, nun ĝia malfermo kaŭzas kontrolon pri haveblo de nova versio.[3] En la pasinto oni tre multe uzis la identigan signoĉenon nomatan "User agent" dum solvado de problemoj. Nun ĝi kaj aliaj informoj estas videblaj en la interna paĝo "about:support", ŝargebla per la menuero "Informo por solvado de problemoj" en la menuo "Helpo".

Tiparoj

Nun eblas specifi en CSS (tamen dume kun Mozila prefikso) nuancojn de bildigo de teksto disponeblajn ĉe tiparoj aranĝitaj laŭ OpenType.

Fajrovulpo ankaŭ povas uzi por nuancado la lingvon de la teksto (specifitan per "lang"). Ekzemploj videblas ĉe http://hacks.mozilla.org/2010/11/firefox-4-font-feature-support/.

Ankoraŭ ne ĉio el tio disponeblas en la GNU-Linuksaj kunmetaĵoj; laŭ komento en la supre citita ligilo, oni esperas fini la GNU-Linuksan realigon en kelkaj semajnoj. El la ekzemploj funkcias almenaŭ reprezento de frakcioj kaj laŭlingva nuancado.

SVG en img

Personoj, kiuj provis uzi SVG-bildojn en siaj retpaĝoj, eble longe atendis ĉi tion. Antaŭe la bildojn eblis afiŝi nur per elementoj kiel <object>, ĉar la TTT-legilo prilaboras SVGon kiel HTMLon aŭ XMLon; sed nun kiel simplaj bildoj PNGaj kaj JPEGaj, SVG-dosieroj estas uzeblaj ankaŭ per la elemento <img>. Tiel uzeblas eĉ movbildoj verkitaj en SMIL.

Vidu ekzemplojn ĉe http://blog.dholbert.org/2010/10/svg-as-image.html (ekzemploj videblas nur per la lasta beta-versio, sed tie estas ankaŭ filmo pri movbilda “kostumo” por Fajrovulpo).

Danke al tio, en estonto SVG verŝajne ankaŭ uzeblos por retpaĝsimboloj.[4]

Formularoj laŭ HTML5

Laŭ HTML5, kampoj en formularoj povas enhavi indikojn pri siaj tipoj, kaj eĉ regulesprimojn, al kiuj devas esti konformaj la enigotaj datumoj. Konformecon al la regulesprimoj aŭ la tipoj kontrolos la TTT-legilo, do kontrolantaj skriptoj en pluraj okazoj fariĝos superfluaj.

Ekzemple, se la tipo (specifita per la atibuto “type”) estas “email”, Fajrovulpo kontrolos, ĉu estas enigita valida retpoŝtadreso. Ĉe certaj tipoj (“text”, “search”, “tel”, “email” kaj “url”) eblas specifi regulesprimon per la atributo “pattern”. La regulesprimo estos aplikita al la tuta enigaĵo laŭ la samaj reguloj kiel ĉe JavaSkripto.[5]


Referencoj

  1. Pri ĝisdatigo de RequestPolicy, angle (nova versio ankoraŭ ne estas eldonita)
  2. https://developer.mozilla.org/en/Extensions/Updating_extensions_for_Firefox_4#XPI_unpacking
  3. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=366324

Fontoj

Elŝuti

Vidu ankaŭ