Amnestio Internacia: Perforto kontraŭ virinoj en sud-orienta Afriko pliiĝas pro kronvirusa trudizoliĝo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Situo de Mozambiko en la orienta parto de Afriko

Ĵaŭdo, la 11-a de februaro 2021

Politikoj de trudizoliĝo celantaj lukti kontraŭ la kronvirusa pandemio (KOVIM-19) aliformigas certajn hejmojn kaj aliajn lokojn en sud-orienta Afriko je enklavoj de krueleco, seksperforto kaj violento por virinoj kaj knabinoj kaptitaj de mistraktantaj parencoj: Ĉi tiun denuncon faris Amnestio Internacia (AI), en raporto publikigita la 9-an de februaro sub la titolo: «Traktataj kiel meblo: La seksa perforto estas respondo al KOVIM-19 en sud-orienta Afriko».

Mozambiko, ekzemple, estas unu el la nacioj havanta malplej da protektoj por virinoj, kiuj estas oftaj viktimoj de perforto, aparte ĉe publika transporto.

Letero skribita de la direktoro pri la homrajtoj en sud-orienta Afriko rimarkis: «Seksaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj enfosigitaj en socikulturaj normoj, kiuj supozas ke virinoj devas ĉiam submeti sin al viroj aŭ ke viro batanta sian edzinon faras tion ĉar li amas ŝin, plimalbonigas kaj grandigas la perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj en Madagaskaro, Mozambiko, Sud-Afriko, Zambio kaj Zimbabvo

AI diras ke, super la kresko de perforto, la politikoj de trudizoliĝo kontraŭ KOVIM-19 «ankaŭ pligrandigas la jaman strukturon de problemoj kiel malriĉeco, malegaleco, krimo, kresko de senlaboreco, kaj sistemaj misaĵoj pri krima justeco».

La raporto de AI konkludas ke pro la politiko de deviga enhejmigado virinoj «ne povas eskapi violentajn ampartnerojn aŭ eliri siajn domojn por serĉi protekton». Ĉi tiun situacion komplikas ankaŭ tio, ke aktivistoj kaj organizaĵoj laborantaj por la protekto kaj apogo de virinoj, ne estas konsiderataj kiel «necesaj servoj», kaj ĉi tial ne kapablas helpi.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Violência contra mulheres aumentou em Moçambique, el portugalaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).