Saltu al enhavo

Al pli da egaleco, al pli da solidareco

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 8-a de marto 2004

(reago al artikolo de Maria Sandelin)

En sia vere stimula artikolo pri la virina rolo en la E-movado, Maria Sandelin bedaŭrinde miskompren(ig)as mian sintenon rilate tiun gravan temon, ŝajne pro iom supraĵa lego ne nur de la koncerna parto sed de mia intervjuo entute. Nur tial oni povus kompreni (tamen ne senproteste akcepti) ke ŝi supozas min (kune kun aliaj) "konvinkita ke la nuna distribuo de la seksoj en influpovaj forumoj ankaŭ spegulas la veran distribuon de kvalitoj kaj ne sociajn strukturojn".

Tute male, mi rapidu rediri ke mia lojaleco al Esperanto baziĝas guste sur ties emancipa karaktero: por mi ĝi estas specifa (prilingva) ero de pli ĝenerala tamen diverstendenca strebo al egaleco, homaj rajtoj kaj demokratio, en ĉiuj niveloj kaj sferoj de la sociaj rilatoj, inklude tiujn inter viroj kaj virinoj.

Per mia raporto pri la 3-a Monda Socia Forumo, mi esprimis la opinion ke nia afero havus lokon ene de tiu movado de movadoj por pli justa mondo (vd. Esperanto marto 2003, pp. 56-57). Kiel sciate, diversaj feminismaj skoloj agantaj kontraŭ la patriarkismajn regadon, maljuston kaj perforton apartenas al la kerno de tiu alimondista movado. Kontraste, indas mencii ke la postmoderna feminismo de kelkaj virinoj de la riĉaj landoj estas indiferenta al la ĉiutaga, struktura, terura suferado de iliaj fratinoj de la cetera mondo.

En la intervjuo mi pli atentis la aspekton de la demando koncernan al ekstereŭropanoj en la gvidorganoj de UEA pro facile komprenebla kaŭzo (mi estas tia!) sed mi kaptis la okazon laŭdi ne la belecon aŭ ĉarmecon supozate 'esencajn' ĉe la virinoj, sed la inteligenton kaj organizkapablon de tiuj konkretaj virinoj proksimaj al mi, kvalitoj sen kiuj mi vere ne povus vivi. Mi tiel supozis implice tamen firme esprimi mian sintenon pri la neceso havi virinojn por respondecaj postenoj ĉie, ĉiunivele.

Krome, mi eksplicite malaprobe menciis seksismon kaj aliajn diskriminaciojn starigitajn sur ia esenco kiu igus onin bona respektive malbona pro la sola fakto esti viro, sudamerikano, ktp. Male, pluraj karakterizaĵoj kaj travivataj spertoj estas socie determinitaj. Mi tie diris ke "la spertoj ne venas jam pakitaj ene de ia antaŭekzistanta 'esenco', kvankam kompreneble la amplekso kaj karaktero de tiuj spertoj estas ligitaj al tiuj diversaj kondicoj (virino, gejo, nigrulo, eŭropano, ktp)".

Unu el la punktoj de miaj kandidataj celoj estas kontribui al aktiva lingvopolitiko, i.a. por la evoluigo de Esperanto, por fari ĝin pli demokratia, vere aŭtonoma planlingvo, libera de la tradiciaj aŭtomataĵoj spegulantaj malegalecon. Ekzemple mi ĉiam emas uzi la pronomon 'ŝi/li' kiam temas pri sekse nedeterminita iu, ĉar mi opinias tion pliboniga kompare al la 19-jarcenta seksisma nura uzo de 'li'. Kial ne trankvile kaj racie esplori la ĉi-koncernan proponon de la riistoj, ekzemple ?

Mi staras plene apud Maria Sandelin je tio ke "oni devas pli konscie direkti la movadon al pli da egaleco inter viroj kaj virinoj". Nepre, sed ne nur la movadon. Nepre, sed ne nur inter viroj kaj virinoj. Mi dirus simple: al pli da egaleco, al pli da solidareco.

José Antonio Vergara

Vidu antaŭajn artikolojn: Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas?

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de José Antonio Vergara, unue aperis en Liberafolio.org «Al pli da egaleco, al pli da solidareco» (arkivita [{{{arkivurlo}}} {{{arkivdato}}}]), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).