Afganujo kaptis altrangajn estrojn de la Islama Ŝtato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 12-a de majo 2020


La spiona agentejo de Afganujo asertis, lundon la 11-an de majo, ke ĝi kaptis tri altrangajn estrojn de la Islama Ŝtato kiuj direktis la agadon de tiu grupo en kelkaj aziaj landoj.

La Nacia Direkcio pri Sekureco malkaŝis la nomon de unu el la malliberigitoj, Zia-ul-Hak el Afganujo, kiun oni ankaŭ nomas Abu Omar Ĥorasani, dirante ke li estas la estro de la Islama Ŝtato en suda kaj ekstremorienta Azio.

La komunikaĵo priskribis du aliajn malliberigitojn kiel la estrojn pri publikaj rilatoj kaj informaj agadoj en Suda Azio.

La afgana spiona agentejo diris ke la informoj, kiujn ĝi lastatempe ricevis de malliberigitaj kunlaborantoj de la Islama Ŝtato, incitis la sekurecajn fortojn fari kontraŭ-teroristajn atakojn en diversaj partoj de Kabulo, kaptinte tri homojn. Ĝi ne diris kiam la atakoj okazis.

La Islama Ŝtato nomas sian regionan filion IS Ĥorasana Provinco (ISKP), kiu plenumis teroristajn atakojn en Afganujo, Pakistano kaj apudaj landoj.

La fortoj de la Nacia Direkcio pri Sekureco faris oftajn atakojn dum la lastaj semajnoj kontraŭ supozataj ĉeloj de la Islama Ŝtato en la ĉefurbo de Afganujo. Unu el la pasintmontataj atakoj okazigis la areston de grava estro de ISKP, Abdullah Orakzai, ankaŭ konata kiel Aslam Farooki, kune kun 19 liaj kunuloj.

La bazoj de ISKP en Afganujo daŭre kaŭzas sekurecajn problemojn por la lokaj sekurecfortoj kaj por kontraŭ-terorismaj agadoj fare de Usono en tiu lando.

Vaŝingtono antaŭ nelonge subskribis gravan packonstruan traktaton kun la Talibanaj ribeluloj, celante la finon de pluraj jaroj de malpaco, kiu povus unuigi ĉiujn afganajn frakciojn por batali kontraŭ la Islama Ŝtato kaj malhelpi ĝin starigi fortikajn bazojn en tiu ĉi lando kaj lanĉi plurlandajn atakojn.

Fontoj