21 homoj pereis pro akcidento en la Moskva metroo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 15-a de julio 2014

Trajno ĉe stacio Park Pobedi. Moskvo.

Matene la 15-an de julio 2014 en Moskvo elreliĝis tri vagonoj de la metroo inter la stacioj Park Pobedi kaj Slavjanskij Bulvar (ambaŭ en la Arbatsko-Pokrovskaja linio). Rezulte de tio laŭ plej freŝaj datumoj pereis 21 kaj estis vunditaj 136 homoj, el kiuj 3 tre grave. Damaĝojn spertis loĝantoj de 12 regionoj de Rusio kaj 7 alilandanoj. Pereis 2 civitanoj de Taĝikio, 2 homoj el Ĉinio, 24-jara junulino el Kirgizio kaj 46-jara virino el Moldavio. 11 alilandanoj estis vunditaj. Ĉiuj pereintoj troviĝis en la unua vagono. Lokomotivestro vivas. Neniu infano pereis aŭ estis vundita.

Oficialuloj asertas, ke trafiko estos restarigita post 1,5-2 tagoj. La 16-a de julio estis deklarita funebrotago en Moskvo.

Fontoj