Eŭropa Unio malagnoskis rezulton de la prezidenta baloto en Belorusio dum la protestoj daŭras

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĉeno de solidareco. Minsko, Belorusio. La 13-a de aŭgusto.

Sabato, la 15-a de aŭgusto 2020


La 14-an de aŭgusto ministroj pri eksteraj aferoj de 27 landoj de Eŭropa Unio dum urĝa kunveno aprobis decidon pri preparado de personaj sankcioj kontraŭ altranguloj, komplicaj je falsado de la prezidenta baloto en Belorusio kaj apliko de perforto kontraŭ la pacaj manifestaciantoj. Eŭropa Unio deklaris, ke ĝi ne agnoskas rezultojn de tiu ĉi baloto pro la amasa falsado.

La 13-an de aŭgusto prezidantoj de Litovio, Latvio, Estonio kaj Pollando alvokis la prezidanton Aleksandr Lukaŝenko ĉesigi perforton, liberigi la detenitojn kaj tuj komenci dialogon kun la socio. Tiukaze ili promesis sian peradon en komunikado kun la internacia komunumo. Samtage federacia kanceliero Sebastian Kurz alvokis Eŭropan Union montri rigoran pozicion rilate la belorusan reĝimon.

Protestoj daŭras

Dume tra la lando daŭras protestoj. Sur stratoj formiĝis "ĉenoj de solidareco" kun viktimoj de milica krueleco. Grandparte ili konsistis el virinoj en blankaj vestoj, ofte starantaj kun floroj kaj kantoj kaj milico ne dispelas ilin. Al manifestaciantoj aliĝis laboristoj de proksimume 30 grandaj ŝtataj fabrikoj, kiuj minacas striki se la aŭtoritatoj plenumos iliajn postulojn: ĉesigi perforton, liberigi ĉiujn detenitojn kaj aranĝi novan, demokratian kaj travideblan prezidentan baloton.

Miloj da manifestaciantoj venis al la placo antaŭ la Domo de la Registaro en Minsko, sed labortago jam finiĝis kaj neniu eliris al ili. Soldatoj de la Internaj Trupoj (parto de armeo), kiuj staris en ĉeno, blokante aliron al la registarejo, mallevis la ŝildojn montrinte tiel ke ili ne konsideras la protestantojn danĝeraj kaj ke ili mem ne intencas ataki ilin. Post tio homoj amase proksimiĝis al la soldatoj, laŭdis ilin, metis florojn sur la ŝildojn, junulinoj kisis ilin. Vespere la manifestaciantoj disiris, sed promesis reveni ĉiutage post laboro.

Homoj kolektiĝis ankaŭ en aliaj lokoj, inkluzive ĉe metrostacio Puŝkinskaja, kie antaŭe pereis unu manifestacianto. Ili lasis florojn kaj bruligis kandelojn. Milico ĝenis neniun. En la urbo Grodno sur la placo de Lenin amasiĝis pli ol 20 mil homoj. La urbestro Meĉislav Goj eliris al ili kaj promesis ke ĉiuj detenitoj baldaŭ estos liberigitaj.

Estroj de la ortodoksaj kaj katolikaj eklezoj alvokis la prezidanton ĉesigi la reprezaliojn, liberigi ĉiujn detenitajn protestantojn kaj komenci dialogon kun la socio. Pluraj belorusaj televidprezentistoj publike anoncis sian demision.

Reago de la aŭtoritatoj

Aleksandr Lukaŝenko.

La Ministerio pri internaj aferoj raportis pri lanĉo de pli ol 90 krimakuzoj pri la amasaj tumultoj, okazintaj de la 9-a ĝis la 13-a de aŭgusto kaj nomis ilin "reĝisoritaj agoj kun partopreno de speciale trejnitaj, edukitaj "batalantoj". Ĝi asertas ke dum la protestoj estis vunditaj 121 milicanoj. La ministerio akcentas, ke nenomitaj maliculoj fiuzis naivulojn por malstabiligi la situacion en la lando.

Aleksandr Lukaŝenko dum kunsido de la Konsilio de Sekureco de Belorusio deklaris ke la protestojn organizis "homoj de eksterlande, homoj kun krima pasinteco".

Ne eliĝu nun surstraten! Komprenu, ke vin kaj viajn idojn oni uzas kiel kanonkarnon! Hodiaŭ jam alvenis ĉi tien el Pollando, Nederlando, Ukrainio, el tiu "Malferma Rusio" [organizo de Miĥail Ĥodorkovskij], [de Aleksej] Navalnij ktp. Jam agreso komenciĝis kontraŭ la lando.
Aleksandr Lukaŝenko.

Samtempe li avertis la milicon, ke ĝi devas havi "certan bremson" rilate leĝrompantojn. "Ni ja estas slavoj, se jam homo falis kaj kuŝas, ne necesas bategi lin" admonis la prezidanto.

Li alvokis la laboristojn deteni sin je strikoj, klarigante ke tio nur detruos la nacian ekonomion kaj helpos al eksterlandanoj okupi merkatajn niĉojn, kiuj nun apartenas al la belorusaj entreprenoj. Li diris tamen, ke ne igos iujn ajn labori kaze se strikoj okazos. Li ne nomis ĉi-foje la protestantojn "ŝafoj", "krimuloj" kaj "narkotikuloj" kiel li tion faris antaŭe, indigninte la manifestaciantojn kiuj poste aperis surstrate kun afiŝoj "Ni estas ne ŝafoj! Foriru!"

Li ankaŭ diris ke la registaro "ekaŭdis alvokojn de la laboristaj kolektivoj" kaj ordonis komenci liberigadon de la detenitoj. Pli ol 2000 el 7000 homoj jam revenis hejmen. Ili rakontas pri amasa batado, turmentado, fizikaj kaj psikologiaj ofendoj, inkluzive minacojn de seksa perforto. Inter ili estas ankaŭ lokaj kaj rusiaj ĵurnalistoj, kiujn milico batis, detenis, detruis iliajn fotilojn kaj memorilojn. Multaj vunditoj bezonas kuracadon.

Dume pereis jam du protestantoj: la 34-jara Aleksandr Tarajkovskij en Minsko kaj la 25-jara Aleksandr Vihor en la urbo Homel. La aŭtoritatoj asertas ke la unua tenis eksplodaĵon ĵetotan kontraŭ milicanoj, sed eksplodintan en liaj manoj kaj la dua ekmalbonfartis jam post esti detenita kaj mortis pro kora malsufiĉo. Iliaj parencoj ne kredas je la oficialaj versioj, opiniante ke la unua estis pafita kaj la dua batita.

Ekde junio belorusa aktivulo Andrej Leonĉik kaj lia asistantino Nadzeya Norton kolektas monon por "bezonoj de suferintoj pro rompo de la homaj rajtoj" en Belorusio. Ili jam kolektis pli ol du milionojn da dolaroj, donacitaj de pli ol 50 mil homoj. Ekde 2013 Andrej Leonĉik loĝas en Eŭropo, kie li posedas konsultan firmaon en Varsovio kaj studas en la Londona Urba Universitato. Li diris, ke plejparton monoferoj faris belorusoj, loĝataj eksterlande. Mono estos uzita por pagi monpunojn, advokatajn servojn kaj por helpo al la vunditoj.

Svjatlana Ciĥanoŭskaja.

Svjatlana Ciĥanoŭskaja, kiu partoprenis la baloton kiel kandidato kaj konsideras sin venkinto, anoncis establon de la Koordina Konsilio por Transdono de la Potenco kaj alvokis siajn subtenantojn aranĝi ĉi-semajnfine kunvenojn en ĉiuj belorusaj setlejoj. Ŝi diris ke la Konsilion devos eniri reprezentantoj de sindikatoj kaj aliaj organizaĵoj, reprezentantaj la belorusan socion. "Ni tre bezonas viajn helpon kaj sperton. Ni bezonas viajn ligojn, kontaktojn, ekspertajn konsilojn kaj subtenon" diris la politikistino. Ŝi ankaŭ petis la internacian komunumon helpi pri aranĝo de dialogo kun la belorusaj aŭtoritatoj kaj alvokis milicon ĉesigi la perforton.

Por mi estis ege malfacile rigardi tiun perforton, en kiun la potenco sinkigis niajn urbojn en la lasta semajno. Tio devos ripetiĝi neniam. La potenco devas montri pretecon al la dialogo kun la popolo. Tio signifas lasi ĉiujn detenitojn. Tio signifas forigi de sur urbostratoj OMON kaj la trupojn. Tio signifas lanĉi krimenketadojn kontraŭ tiuj, kiuj faris krimajn ordonojn bati kaj pafi la homojn.
Svjatlana Ciĥanoŭskaja.

Prezidanto de la Centra Elekta Komisiono Lidija Jermoŝina konfirmis, ke la fama alvoko de Svjatlana Ciĥanoŭskaja, en kiu ŝi petas siajn subtenantojn ĉesigi la protestojn, estis registrita en ŝia oficejo. Ŝi diris ke ŝi ne ĉeestis la filmadon, ĉar kun la politikistino tiutempe renkontiĝis du altrangaj "epoletuloj" (supozeble temas pri milico kaj KGB).

Reagoj en Rusio

Vespere la 14-an de aŭgusto oni sciigis, ke 32 el 33 detenitaj en Belorusio rusianoj revenis al Rusio. La belorusaj aŭtoritatoj detenis ilin kelkajn tagojn antaŭ la baloto, deklarinte ke tio estis dungosoldatoj de la rusia militkompanio Vagner, venintaj al Belorusio por aranĝi terorismajn atakojn. Nun ili estas liberigitaj sen ajna juĝa persekutado aŭ akuzoj, nur unu homo restis en Belorusio, ĉar li havas ankaŭ belorusan civitanecon. Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij nomis la redonon de la detenitoj al Rusio maljusta, sed esprimis certecon ke pli aŭ malpli frue ili estos punitaj. Ukrainio postulis redoni al ĝi tiujn detenitojn, kiuj partoprenis en la Donbasa milito flanke de la separistoj.

Rusiaj artistoj publikigis kolektivan malferman leteron subtene al la belorusa popolo.

Ni scias ke la okazinta la 9-an de aŭgusto en Belorusio prezidenta baloto estis aranĝita kun multaj rompoj, registritaj de eksteraj observantoj, kaj la voĉoj de la civitanoj de la respuliko estis ŝtelitaj. Ni kondamnas kaj strikte kontraŭas la milican perforton kontraŭ propra popolo kaj ni funebras pri la viktimoj de tiuj teruraj agoj.
Malferma letero de rusiaj artistoj.

Opinio de ekspertoj

Observantoj rimarkigas, ke la protestoj en Belorusio estas tute pacaj, ordemaj kaj la protestantoj montras agreson al neniu krom la prezidento kies foriron ili postulas. Eĉ ne unu aŭto estis damaĝita, neniuj vendejoj detruitaj aŭ disrabitaj. La manifestacantoj demetas ŝuojn antaŭ ekstari sur benkojn por ne malpurigi ilin kaj alportas sakojn por kolekti siajn rubaĵojn. Tio speciale forte kontrastas kun la agoj de la milico, kies ekstreman, neprovokitan kruelecon atestas ĉiuj protstantoj kaj kiu ŝokis ĉiujn, inklzuve opoziciajn retejojn en Rusio, kiuj konfirmas ke tiaj kruelaĵoj neniam okazis en Rusio.

Ekspertoj klarigas tion ne nur per tradicie pacema karaktero de la belorusa nacio, sed ankaŭ per tio, ke la belorusa naciismo estas juna kaj tradicie direktita al internaj problemoj. Kaj temas pri sole politikaj problemoj, ĉar ekonomio fartas sufiĉe bone kaj vivnivelo estas akceptebla, do la protestoj havas karakteron politikan, ne socialan. Ili ne akuzas pri siaj problemoj Rusion, nek postulas rompi proksimajn rilatojn kun ĝi favore al tiuj kun Eŭropa Unio. Iuj supozas, ke tio klarigas ne nur mankon de kondamna reago flanke de Rusio, sed ankaŭ prokrastitan reagon flanke de Eŭropa Unio.

La protestantoj uzas blanko-ruĝe-blankan flagon, kiun ili konsideras tradicia simbolo de Belorusio. Ĝi estis oficiala flago de Belorusa Popola Respubliko, kiu ekzistis kelkajn monatojn en 1918-1918 kaj de la nuna Belorusio en 1991-1995, post kiam ĝin anstataŭis la nuna nacia flago.

Fontoj