Ĉiuj militbazoj en Krimeo transiris al Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 26-a de marto 2014

Uniformulo sen ĉevronoj apud militbazo en Perevalno. 09.03.2014.

La 26-an de marto 2014, komandestro de la Ĝenerala Stabejo de la Armitaj Fortoj de Rusio, la generalo Valerij Gerasimov deklaris, ke la rusaj flagoj estis hisitaj super ĉiuj 193 militaj bazoj kaj institucioj en Krimeo. Li diris, ke ĉiuj militistoj esprimintaj la deziron plu militservi en la ukraina armeo fordonis armilojn en gardataj deponejoj kaj nun troviĝas ekster kazernoj, atendante la organizotan forveturigon al Ukrainio. La portempa registrejo en Sebastopolo jam registris ĉirkaŭ 1500 tiajn militistojn. La generalo aldonis, ke laŭ interkonsento kun la Ministerio pri defendo de Ukrainio la ukrainaj militistoj kaj ties familianoj forveturiĝos per fervojo. “Post transiro de la ŝtatlimo ĉiuj militistoj de la Armitaj Fortoj de Ukrainio, alvenintaj de Krimeo, iros al la kolektejo organizita surbaze de la ukraina milittrupo N A-1978 (vilaĝo Nov-Aleksejevka), kie ili ricevos ordonojn pri lokoj de plua militservo”, diris la rusa generalo.

La ordono pri translokiĝo de la milittrupoj el Krimeo estis subskribita de la provizora prezidanto de Ukrainio Aleksandro Turĉinov la 24-an de marto. Samtempe la Konsilio pri sekureco de Ukrainio decidis organizi la evakuon el Krimeo de la ukrainaj militistoj, ties familianoj, milicanoj, ŝtatoficistoj kaj aliaj kategorioj de civitanoj, kiuj volas forlasi la “portempe okupitajn teritoriojn de Ukrainio”. La registaro devas urĝe financi aranĝon de novaj lokoj por militservo kaj loĝado de la evakuotaj militistoj. Tiutage la rusaj militistoj sturmokupis ukrainan militbazon en Teodozio.

La 26-an de marto la rusa flago estis hisita super la lasta ukraina militŝipo en Krimeo – minbalaanto “Ĉerkasi”, esperante: Ĉerkaso. Ĉiuj sturmoj de ukrainaj militbazoj en Krimeo okazis sen gravaj interpuŝiĝoj. Tamen la 18-an de marto dum la sturmo de la 13-a fotometria centro de la Armitaj Fortoj de Ukrainio en Simferopolo estis pafmortigita ukraina suboficiro Sergej Kokurin kaj dufoje vundita kapitano Vladimir Fedun. Laŭ informoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Krimeo samtempe estis pafmurdita la 34-jara “memdefendanto de Krimeo” Ruslan Kazakov, alveninta el Volgograda provinco (Rusio).

Fontoj