Ĉinujo: Puno de morto por riĉa ĉino

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 25-a de majo 2014

Koruptado.

Unu el la plej riĉaj homoj en Ĉinujo estas kondamnita al puno de morto pro serio da krimoj, inter kiuj murdo kaj koruptado. Temas pri Liu Han, eksa estro de la Siĉuana firmao Hanlong-Grupo (angle).

Ankaŭ lia pli juna frato Liu Wei ekhavis la punon de morto; tiel sciigis novaĵagentejo Xinhua pasintvendrede.

La du fratoj estus estrintaj kriman organizaĵon, kiu okupiĝis per ĉiaj kontraŭleĝaj agadoj. Liu Han apartenis en 2013 kun taksita riĉaĵo de pli ol 475 milionoj de eŭroj al la 100 plej riĉaj ĉinoj.

Fontoj