Ĉiela poluado fare de satelitoj rapide pliiĝas

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 6-a de februaro 2020

Ĉielobservado

La 29-an de januaro 2020, la usona entrepreno SpaceX de la miliardulo Elon Musk lanĉis 60 pliajn satelitojn de sia projekto Starlink.

Tiu projekto planas instali ĝis 2200 satelitojn en la venontaj kvin jaroj kaj ĝis 42 000 sume, por liveri tutplanedan larĝbendan interret-servon.

Tio ne estas la sola tia projekto, Amazon anoncis sian projekton Kuiper en aprilo 2019 kun 3236 satelitoj, la brita One-Web jam lanĉis la unuajn el siaj planitaj 5260 satelitoj.

Se tiuj projektoj efektiviĝos, eĉ nur parte, la nokta ĉielo ne plu aspektos same por ni. Tamen ne temas nur pri estetika problemo.

Ĉiuj satelitoj agas samtempe kiel spegulo por la suna lumo, kaj kiel kaŝilo por la malantaŭaj steloj.

Tiel ili iom post iom, pli kaj pli, malhelpos ĉielobservadon ekde la Tero, ne nur okulan observadon, sed ankaŭ radiobservadon.

Kiam satelito kaŝas stelon al niaj okuloj, tio daŭras nur tre malgrandan tempon, tamen sufiĉe ĝenan por astronomoj, sed ĝiaj radielsendadoj estas ofte seninterompaj kaj malebligas radiastronomion en la sama ondolongo.

Tial Internacia Astronomia Unio diskonigis en junio 2019 sian maltrankviliĝon pri la estonteco de astronomiaj observadoj, kaj grupo de astronomoj subskribigas petskribon por la kontrolo kaj limigo de lanĉoj de satelitaroj.

Fontoj