Saltu al enhavo

Danlando postulas suverenecon sur Norda Poluso: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Eŭropo}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} {{w|Danlando}} prezentis pasintlunde antaŭ {{w|Unuiĝintaj Nacioj}} (UNO) suverenec-post...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 02:26, 17 dec. 2014

Merkredo, la 17-a de decembro 2014

Danlando prezentis pasintlunde antaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UNO) suverenec-postulo sur la Arkto, asertante ke la Norda Poluso estas konektita al Kontinentbreto de Gronlando, insulo apartenanta al dana teritorio. Postulo kiu ekkonfliktas kun la interesoj de Rusio kaj Kanado.

Temas pri historia mejlo-ŝtono por Danlando kaj por multaj aliaj, pro la impakto kiun havas la areo en la vivo de multaj personoj
Martin Lidegaard, Ministro pri Eksteraj Rilatoj

Laŭ Lidegaard, la resolucio al dana peto venos post "kelkaj malmultaj jardekoj" ĉar la decido de UNO bezonas sciencajn studojn kiu malfermos vojon al politika negociado.

Ĉi-postulo, kiu enhavas 895.541 kilometrojn kvadratajn de Arkta oceano, eĉ la Norda Poluso, devos esti respondita de la Komisio pri Landlimoj kaj Kontinentbretoj (CLCS, angle).

Post jaroj da esploroj, pagitaj per investo el 330 milionoj da danaj kronoj (ĉ. 55 milionoj da dolaroj), Danlando opinias ke la Lomonosova kresto (Lomonosov Ridge), la 1800-metra submara montoĉeno kiu disdividas due la Arton, ne estis pli ol la plilongigo natura de la gronlanda kontinentbreto.

La internacio leĝaro agnoskas la suverenecon de la Ŝtatoj sur la kontinentbretoj ĝis 200 marmejloj (ĉ. 370 kilometroj) preter la marborda linio, ene de la maro.

Tiu ĉi postulo ekigos, laŭ la brita ĵurnalo Financial Times, konfliktojn kun Rusio, Kanado kaj Usono, kiuj ankaŭ faris postulojn sur la areo.

La intereso pri Arkto pligrandiĝis dum la pasintaj jaroj samtempe al geopolitikaj streĉitecoj. Supozeble la areo enhavas grandegajn rezervujojn de Hidrokarbono, kvankam la veteraj kaj geografiaj kondiĉoj plikostigas ilian ekspluatadon.

Fontoj

(hispana)  «Dinamarca reclama a la ONU la soberanía sobre el Polo Norte» – HisspanTV, 15-12-2014 (arkivita [ ])




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18642401Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo