Sekurigeldonoj de Fajrovulpo: 3.5.17 kaj 3.6.14, Tondrobirdo: 3.1.8
Merkredo, la 2-a de marto 2011
Je la unua de Marto laŭ Kalifornia tempo (UTC-8) Mozilo faris sekurig-stabiligajn eldonojn por Fajrovulpo 3.5 (3.5.17) kaj 3.6 (3.6.14) kaj Tondrobirdo 3.1 (3.1.8). Kredeble baldaŭ estos eldonita SeaMonkey 2.0.12.
Sekurigaj korektoj
En ĉiuj el ili estas korektitaj multaj memor-malsekuroj (de plejalta graveco) kaj neforigo de «javascript:»aĵoj el paĝoj enkadrigataj en «chrome»aĵoj fare de la paĝpurigilo (kiu kvankam ne estas uzata danĝere en la programoj mem, estas uzebla de etendoprogramoj; modera graveco). Ankaŭ estis korektita akcidenta plenumĉesiĝo pro difekta JPEG-dosiero (plejalta graveco; nur Fajrovulpo 3.5 ne suferis je tio).
En la TTT-legiloj estis korektita eblo de interpaĝaraj petfalsigoj per misuzo de kromprogramoj, kaj eblo igi montrotajn dialogfenestrojn montri nenion kaj kaŭzi senkondiĉe jesan respondon ĉe sia fermo. Ankaŭ estis korektita trodetaleco de erarmesaĝo, pro kiu retpaĝo povis kolekti adresojn vizitatajn de la uzanto kondiĉe ke li ebligis kreadon de ŝprucfenestroj.
Ceteraj ŝanĝoj
Inter ne sekurig-stabiligaj ŝanĝoj estas jeno:
- Al la listoj de nelatinliter-nomaj retregionoj estis aldonitaj retregionoj de Kataro (.قطر, .xn--wgbl6a, por arablingvaj nomoj) kaj Israelo (.il, por hebrealfabetaj).
- La Turkia adreso «tsk.tr» ricevis escepton en la listo de «publikaj sufiksoj» (PSL) kiel adreso de retpaĝaro kaj ne supranivela retregiono. Estis ankaŭ ĝisdatigita listo de sufiksoj por Tanzanio (aldonitaj «mil.tz» kaj «sc.tz»).
- Vindozaj versioj ĉe malinstalo ne plu demandos pri kialo de malinstalo.
- En retpoŝtiloj, la menuero «Movi/Kopii en <ujon> denove» nun funkcios.
Elŝuti
Fontoj
- Anoncoj
(angle) rebron «Thunderbird 3.1.8 Update is Now Available» – Mozilo, 1-a de marto, 2011 (arkivita [ ]) (angle) Christian Legnitto «Firefox 3.6.14 and 3.5.17 security updates now available» – Mozilo, 2-a de marto, 2011 (arkivita [ ])
- Listoj de korektitaj malsekuroj (alklaku la numeron por vidi nomon de raportinto)
- http://www.mozilla.org/security/known-vulnerabilities/firefox35.html#firefox3.5.17
- http://www.mozilla.org/security/known-vulnerabilities/firefox36.html#firefox3.6.14
- http://www.mozilla.org/security/known-vulnerabilities/thunderbird31.html#thunderbird3.1.8
- Apartaj raportoj
- Permission denied exception string way too descriptive
- Add .<Qatar> to IDN whitelist
- Add .il to IDN whitelist
- Add tsk.tr to PSL exceptions
- Stop offering uninstall survey to users
- "Move to ... again" permanently disabled
Rilataj artikoloj
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |