“Strathundoj ― orfoj de la mondo”: virino en Siberio savas stratajn bestojn
Lundo, la 5-a de aprilo 2021
Oni ofte diras ke antaŭ helpi al la bestoj necesas helpi al la homoj. Tamen Ludmila Makovenko el la urbo Tjumeno (Siberio, Rusio) havas alian opinion. Apenaŭ plejparto el ni spertis malfacilaĵojn, kiujn travivis ŝi. Kaj apenaŭ iu helpis al senhejmaj bestoj pli ol tiu ĉi simpla kaj tute ne riĉa virino.
Mi ne timis komplikaĵojn
[redakti]― Multaj opinias ke al la bestoj helpas homoj, kiuj ne havas verajn problemojn. Ĉu tio estas via kazo?
― Nu, pri tio vi povas juĝi memstare. Mi naskiĝis kaj kreskis en amasloĝejo en Tarmano, malriĉa urboparto en la norda rando de Tjumeno. Ĉambro je 16 kvadrataj metroj, unu por ĉiuj. Mi frue perdis la patron ― li devis preni sur sin kulpon de amiko kaj en malliberejo oni murdis lin. La panjo laboris kiel kuiristino en infanvartejo kaj penis manĝigi kvar infanojn. Kiam mi havis 15 jarojn, mi devis forlasi lernejon kaj eklabori. Tio estis la 1990-aj jaroj ― la plej terura tempo en Rusio, kiam ĉiu devis prizorgi sin mem.
Matene mi lavis ŝtuparejojn en pluretaĝaj domoj, vespere laboris kiel baristo en kafejo “Valerija” en strato Energetikov. Mi prenis krediton por aĉeti aŭton kaj tiel komencis labori ankaŭ kiel taksiisto en lokaj taksiaj firmaoj. Do mi elturniĝadis kiel mi povis. Mi neniam timis la malfacilaĵojn, akceptis iun ajn laboron.
― Kial vi komencis helpi al la bestoj?
― Mi ne scias. Mi simple neniam povis preteriri beston en danĝero. La gepatroj ankaŭ estis kompatemaj ― la panjo ne povis ignori forlasitan katidon. En nia ĉambro ĉiam loĝis hundoj kaj katoj.
Mian unuan hundon mi adoptis kiam mi havis 14 jarojn. Eta kaj nigra, ĝi enspaciĝis sur mia manplato. Ĝi havis ruzan muzelon simile al vulpido. La avĉjo nomis lin Ugadaj (Divenu). Kiam oni demandis kiel nomiĝas la hundo, li respondi ― Ugadaj (Divenu!). 13 jarojn ĝi loĝis kun ni.
Poste mi kun miaj geamikoj luis lignan deponejon, kie loĝis niaj bestoj. Ni interkonsentis kun infanvartejoj, kantinoj, vendejoj, forprenadis tie manĝeblajn forĵetaĵojn kaj per tio nutris niajn adoptitojn. Ne ĉiuj ŝatis tion. Foje najbaro venenis du hundojn ― ni estis ŝokitaj, knabinoj ploregis kaj unu knabo koleris tiom ke ekbruligis pordon de la aĉulo. Tiu viro simple ne ŝatis la bestojn. Kaj la homojn ankaŭ. Mi delonge rimarkis ke tio kutime koincidas.
― Iuj opinias, ke helpi necesas unuavice al la homoj, ne al la bestoj.
― Homo mem povas helpi al si. Li havas manojn, krurojn, kapon, parencojn. La hundo havas neniun, ĝi estas sola en la tuta mondo, forlasita de ĉiuj, la pleja orfo. Ĝi ne povas rakonti pri si, peti ion. Mi tre amas la hundojn ― ili estas oble pli sinceraj kaj fidelaj ol multaj homoj.
En mia domo loĝas 20 hundoj
[redakti]― Kiel infanaĝa hobio iĝis por vi la afero de la vivo?
― Kiam mi havis 18 jarojn mi jam iĝis panjo, do iun tempon mi havis nek tempon nek fortojn por okupiĝi pri io alia. Tamen, renkontinte surstrate malsatan beston, mi ĉiam eniris vendejon kaj aĉetis nutraĵojn por ĝi. Ĝis nun en mia aŭto ĉiam kuŝas nutraĵoj. Dum mi veturas ien, mi kutime kelkfoje haltas por nutri renkontitajn bestojn. Post ekhavi la aŭton mi komencis helpi al volontulaj grupoj kiel Poterjaŝki (Perdituloj) kaj Ĵivi (Vivu) ― mi transportis trovitajn hundojn al provizoraj hejmoj kaj veterinaraj klinikoj.
― Kial vi decidis establi propran grupon?
― Volontula laboro komencis elrevigi min. La bestoj ĉiam pli multis, ĉiuj provizoraj hejmoj estis superplenaj kaj post kuracado kaj sanitara traktado oni ofte devis lasi la bestojn reen surstraten. Sed tio ja estas malĝuste! Ni tiom multe penis por savi hundon ― kuracis ĝin, rehabilitis ― kaj jen ni denove sendas ĝin surstraten. Mi komprenis ke necesas ŝanĝi ion.
En 2012 mi ekkonstruis domon rande de la urbo. Fakte pro tio mi ja elektis la domon ― apartamento jam ne povis enspacigi ĉiujn miajn bestojn. Foje en nia domo loĝis 26 hundoj, tamen ni ne resendis ilin surstraten. Ni klopodis trovi por ili familiojn per afiŝoj, konatoj, volontuloj. Foje mankis pano al ni mem, sed niaj hundoj ĝin havis.
Poste aperis la volontula grupo Solniŝko (Suneto). Kial ni nomis ĝin tiel? Kiam hundo mortas, oni adiaŭas ĝin per la vortoj “Kuru laŭ ĉielarko, etulo!” Tio estas simbolo de la bono en nia mondo. Ĉio komenciĝis de kvar entuziasmuloj, kiuj interŝanĝadis informojn en Viber. Hodiaŭ en la grupo estas jam pli ol 700 homoj kaj kelkaj administrantoj, pretaj laŭ la unua voko impeti ien ajn por savi beston el danĝero.
― Kiel vi sukcesas elteni tiomajn ŝarĝojn? Ĉu via familio kundividas vian pasion?
― Tio estas vere serioza ŝarĝo. Konstruado de la domo kun kaĝoj postulis multege da mono kaj fortoj. Ekzemple por firmigi marĉan terenon mi elŝutis en ĝi 86 kamionojn da sablo kaj tio verŝajne daŭros. Nun en la kaĝoj loĝas 12 bestoj kaj pliaj ok en la domo ― ili havas mallongajn harojn kaj ne eltenos la vivon surstrate ― tio ja estas Siberio, kiel 25-30 gradoj sub nulo estas ordinara afero dum vintro. Du hundidoj estas ankoraŭ tro etaj dum alia hundo inverse estas jam tro aĝa ― ĝi jam 16 jarojn estas kun ni.
La infanoj kaj la edzo traktas mian pasion kompreneme, sed la filinoj diras ke ili ne pretas ripeti tion. Sep hundoj en la domo estas malfacila afero. Bruo, bojado, lano ĉie. Krome se grandaj hundoj jam estas instruitaj peti eliron surstraten por naturaj bezonoj, la hundidoj ankoraŭ estas tro etaj, do sitelo kun kloro ĉiam staras preta en angulo kaj plankopuirgado daŭras senfine. Kiel mi eltenas? Sufiĉas unufoje ekrigardi la okulojn de tiuj ĉi bestoj, ekvidi ilian ĝojon kaj la tuta laceco tuj malaperas.
― Ĉu homoj ŝanĝiĝas, komunikante kun bestoj?
― Ili ŝanĝiĝas kaj tre grave. Necesas nur unufoje ekrigardi la okulojn de vundita hundo, unu fojon ekvidi feliĉon de hundo savita, ekvidi iliajn ĝojon kaj larmojn. Oni diras ke la hundoj ne ploras. Ili ploras, kredu min, kaj ploras abunde!
― Kiuj estas la homoj, kiuj membras en via grupo? Ĉu emerituloj, kiuj havas multege da libera tempo, riĉuloj ne domaĝantaj abundan monon aŭ simple fanatikuloj?
― Tio estas tre malasmaj homoj ― ekde emerituloj ĝis studentoj, kiuj vivas per stipendio, tamen sendas lastajn cent rublojn (1,2 dolaroj) por pagi kuracadon de malsana hundeto. Haveblas ankaŭ bonhavaj homoj, juristoj, entreprenistoj. Ili ĉiuj havas unu komunan trajton ― tio estas homoj kun granda koro. Mi diras ke tio estas komuna portreto de la loĝanto de Tjumeno ― bonkora versio de la tjumenano.
La edzo nutras min kaj mi nutras hundojn
[redakti]― Kial homoj aliĝas al via grupo, oferante sian tempon kaj foje monon?
― Evidente ili vidas ke ni ne nur parolas, sed ankaŭ agas. Ne okazas ke informo pri la besto en danĝero restis sen respondo. Se mankas aŭtovolontuloj, mi mem kun mia edzo kaj administrantoj de la grupo sidiĝas en la aŭtojn kaj veturas ien ajn tage kaj nokte.
Monon oni kolektas nur por konkretaj celoj ― aĉeti nutraĵojn, pagi provizorajn hejmojn kaj kuracadon. Restado de la besto en hospitalo kostas 400 ĝis 800 rublojn tage (5,5 ĝis 11 dolaroj). Pagenda provizora hejmo (se tiuj volontulaj jam plenas) kostas ekde 150 rubloj (2 dolaroj). En la grupo foje oni kolektas monon por nutri hundojn, loĝantajn en nia domo, sed kutime tio sufiĉas nur por kelkaj tagoj.
Sole por nutraĵoj mi pagas po 15 mil rublojn monate (200 dolaroj). Mi laboras en konstrua firmao, plejparte sezone, do mia salajro apenaŭ sufiĉas por aĉeti la nutraĵojn. La edzo nutras min kaj mi nutras la hundojn. Antaŭnelonge ilia nombro draste kreskis ― venis hundoj el Marino.
― Ĉu temas pri fifama historio, kiam iu lasis hundojn en kamparo?
― Jes, ĝuste. Nokte administrantoj de la grupo vidis en Interreto sciigon, ke iu foĵetis el kamioneto hundojn apud vilaĝo Marino ― ĉirkaŭ 70 km for de Tjumeno. Kion fari? Mi kun la edzo saltis en la aŭton kaj impetis tien. Surloken ni venis je la unua nokte. Kun ni veturis ĵurnalistino Aleksandra Orlova el loka televidprogramo Toĉneje (Pli ĝuste) ― ŝi ĉiam helpas al ni.
Estis terura neĝoŝtormo, tuj post forlasi ŝoseon ni haltis en profunda neĝo kaj ekveturadis kun granda peno. Nur poste ni eksciis ke tiu areo estas tute senhoma, mankas loĝejoj krom unu farmo. Ŝajne oni forlasis la hundojn por garantiita morto.
― Ĉu ili multis?
― Ĉirkaŭ 20. Kiam ni eliris la aŭton, duono de la hundoj kuris al ni ― ili estis tute adekvataj, amikemaj bestoj. Ili tiom ĝojis, ni staris kun larmoj en la okuloj. La ĵurnalistoj filmis ĉion ĉi.
Poste unu hundo stariĝis antaŭ la aŭto kaj komencis boji, montri ke necesas sekvi ĝin ― domaĝe ke oni ne filmis tion, jam mankis tempo kaj fortoj. Ni ekveturis post ĝi kaj venis al loko, kie oni origine forlasis ilin. Tie sur pajlo kuŝis hundo kun vundita kruro. Diru al mi, kiel post tio oni povas ne ami tiujn ĉi bestojn?
― Ĉu vi sukcesis savi ilin?
― En tiu nokto ni prenis kun ni du hundojn, al la aliaj ni lasis multe da nutraĵoj por ke ili eltenu ĝis nia reveno. La hundojn ni tuj transportis al kliniko, feliĉe la traŭmoj estis malgravaj.
Je la la kvara nokte ni ekveturis hejmen, du horojn ripozis, je la sepa ellitiĝis, nutris niajn bestojn kaj ekveturis reen por savi la restintajn. Tiutempe amaskomunikiloj jam alarmis laŭte, surloken venis reprezentantoj de la administracio de Isetska distrikto kaj kaptoservo, kiu transdonis al ni pliajn hundojn. Sume ni prenis 11 plenkreskajn hundojn kaj kvar hundidojn.
La plej mirinda afero estis ke tiutempe aperis ankaŭ ilia posedantino ― tiel prezentis sin virino, kiu kaŝis vizaĝon per masko kaj rifuzis diri sian familinomon. Kun ŝi venis ŝia parenco, kiu eĉ atakis volontulojn svingante la pugnojn, do ni devis voki policon kaj verki denuncon. Tiuj du forportis la restintajn ok bestojn.
― Kio okazis tie?
― Mi ankoraŭ preferas ne komenti kaj nek prezenti miajn supozojn ― la polica enketado daŭras. Mi diros nur ke ekde tiam ni ne veturas tien po unu aŭto ― tio estas tro danĝere. Por iuj strathundoj estas profita komerco, kvankam kontraŭleĝa.
La hundoj spegulas bonon kaj malbonon
[redakti]― Kio okazas al hundo, forlasita surstrate? Ĉu ĝi simple sovaĝiĝas aŭ pereas?
― Unuavice ĝi spertas psikologian krizon ― la besto sentas sin perfidita. Poste ĝi alfrontas agreson flanke de homoj kaj komencas reciproki ĝin. Kio okazas al infanoj, deviĝintaj loĝi surstrate? Ili akumuliĝas je bandoj. Same la strataj hundoj kuniĝas je gregoj.
Antaŭ unu jaro al mi venis ploranta virino ― najbaro minacis pafi ŝian hundon, kiu mordis lian filon. Mi proponis kontroli registraĵojn de gvatkameraoj. Ni ekvidis ke ĉiutage la knabo laŭvoje al lernejo ĵetis kontraŭ tiu ĉi hundo jen ŝtonon, jen bastonon. Finfine la besto respondis al tiu agreso. Se vin atakos homo kun tranĉilo aŭ pistolo, kion vi faros? Certe vi defendos vin. La hundo havas nur unu defendilon ― la dentojn ― do ĝi mordas.
Ŝancoj longe elteni stratan vivon por la hundoj malmultas. Ili suferas pro malsato kaj frosto, peras sub aŭtoj, ofte oni murdas ilin, venenas. Respondecigi homon pro perforto kontraŭ la besto estas malfacile ― polico eĉ homojn ne tre aktive defendas, do kion paroli pri la hundoj?
― Kio plej ofte haltigas homojn, kiuj dezirus preni hejmen hundon el azilo?
― Multaj opinias ke tio estos agresema besto aŭ ke hundo kverelos kontraŭ kato, kiu jam loĝas tie. Kredu al mi, tio estas nuraj superstiĉoj! En mia domo loĝas sep hundoj kaj ses katoj ― kaj ĉiuj bone rilatas inter si. Se vi alportos hejmen hundon, kiuj multe suferis pro malvarmo kaj malsato, ĝi estos via plej fidela amiko. Sufiĉas unu fojon klarigi al ĝi, ke vi havas aliajn bestojn hejme kaj ke ne decas ĝeni ilin ― kaj vi ne havos problemojn.
En mia domo loĝas Staffordshire-bovteriero (angle: bull terrier), kiu estas konsiderata batalhundo. Sed tio estas vera vartistino! Trovinte en fora angulo hundidon aŭ katidon, ĝi zorgeme prenas ĝin per dentoj, portas al ĝusta loko kaj lekas kvazaŭ ĝia panjo. Se homo mem estas malica, do ankaŭ ĝiaj bestoj estos tiaj ― kaj inverse. La bestoj estas samaj kiel la homoj ― ili redonas tion, kion ili ricevas.
― Ĉu karaktero de la hundoj ŝanĝiĝas post kiam ili trafas la azilon?
― Certe. Ni havis hundon, kiu multe suferis surstrate ― evidente oni batis kaj turmentis ĝin. La unuan monaton ĝi estis tre agresema, plurfoje ĝi mordis min. Sed poste ĝi komprenis ke tiuj ĉi homoj ne estas ĝiaj malamikoj kaj ĉio ŝanĝiĝis. Nun tio estas la plej tenera estaĵo imagebla. Neniam okazis ke strathundo malsukcesus adaptiĝi al hejma vivo.
Homoj ofte pensas ke se ili prenis hundon de surstrate, do ĝi jam devas esti dankema al ili kaj tuj konduti respektive. Sed se vi prenos senhejman homon ― ĉu li jam sekvan tagon kondutos kiel tiuj, kiuj eĉ ne unu tagon pasigis surstrate? Necesas tempo kaj penoj por meriti fidon de la besto, sed rezulto venos neeviteble.
La hundoj estas kiel infanoj ― ili bezonas amon kaj regulojn
[redakti]― Ĉu vi foje batas viajn bestojn?
― Mi batis ilin neniam, sed disigis perforte plurfoje. Ili ja estas posteuloj de lupo, de tempo al tempo ili bezonas montri kiu estas la ĉefo. La plej bona konsilo en tiaj kazoj estas verŝi malvarman akvon sur ilin. Kaj poste sufiĉas apliki simplan trukon por montri ke la ĉefo ĉi tie estas vi.
Trovi tiujn ĉi trukojn eblas en Interreto, mi speciale ŝatas konsilojn de Antuan Naĝarjan. Li en duonhoro povas la plej sovaĝan beston transformi je obeema pupeto. Ekzemple sufiĉas ĝuste fleksi la manon kaj puŝi leĝere la hundon en ĝusta loko ĉe la kolo ― la besto konsideras tion kiel mordon kaj taksas vin kiel ĉefon.
Renkonteblas ankaŭ alia ekstremo ― hundo ŝiras divanon dum ĝia posedanto nur ridetas: “Nu, tio estas besto, do ne gravas”. Kaj poste tiu ĉi besto povos ŝiri lin mem ― ĉar oni ne markis por ĝi limojn ĝustatempe. La bestoj, same kiel la infanoj, bezonas ne perforton, sed ĝustan edukadon. Per rimeno aŭ bastono vi atingos nenion ― nur amo kaj klaraj reguloj donos fruktojn.
― Ĉu ĉiu via hundo havas propran nomon?
― Jes.
― Ĉu vi ĉiun rekonas dum renkontiĝoj?
― Mi ĉiam rekonas miajn bestojn, eĉ post jaroj.
― Ĉu vi ne domaĝas fordoni ilin?
― Mi domaĝas. Mi tutanime gluiĝas al ili kvazaŭ al propraj infanoj. Plurfoje mi poste telefonas por ekscii kiel ili fartas, konvinkiĝi ke ĉio estas en ordo.
― Ĉu okazis ke vi devis repreni hundon?
― Ne, ĉar ni ĉiam tre skrupule traktas tiun ĉi aferon. Tio estas same kiel fodoni infanon al adopta familio. Ni detale priskribas ĝiajn karakteron kaj kutimojn ― estontaj mastroj devas esti certaj ke tiu besto konvenas al ili. Kaj mi ĉiam diras: “Se io ŝanĝiĝos, neniukaze folasu la beston surstrate ― prefere redonu ĝin al ni. Ni mem venos kaj reprenos ĝin”.
Mi revas pri domo por bestoj
[redakti]― Ĉu via grupo havas kontojn en sociaj retoj?
― Mi kreis grupon en VK, publikigas tie fotojn kaj mesaĝojn, sed ne multe. Ni ĉiuj estas tro okupitaj ― tage ni laboras kaj la tutan liberan tempon ni savas bestojn. Al ni simple mankas tempo por komuniki en sociaj retoj kaj reklami nin.
― Kial homoj ofte malŝatas senhejmajn hundojn?
― Laŭ mia sperto strathundojn malŝatas homoj, kiuj dronis en propraj problemoj kaj vidas nenion krome. Kaj homoj, kiuj konsideras sin tro superaj kompare al ĉiuj ― ili ne nur al la bestojn, sed ankaŭ homojn kun ordinaraj enspezoj konsideras estaĵoj maldignaj je sia atento.
― Kiel oni povus ŝanĝi rilaton de la homoj al la bestoj?
― Mi opinias ke tion povus fari normala azilo. Tiun problemon jam atentis la federaciaj aŭtoritatoj. Estis aprobita leĝo “Pri respondeca traktado de la bestoj”, kiu interalie postulas establi en ĉiu regiono azilon por senhejmaj bestoj. Mi vidis projekton de tia azilo kaj povas konfirmi, ke ĝi estas bonega. Unuafoje oni planas krei ne nurajn centrojn de kaptado kaj steriligado de la bestoj, sed ankaŭ azilojn kun dumviva prizorgado. Tio estas mia revo!
Imagu lokon, kie la bestoj povos ne nur vagadi en kaĝoj, sed ankaŭ komuniki kun homoj. Lokon, kien povus veni ĉiuj dezirantoj kaj rigardi hundojn kaj katojn, ludi kun ili, promeni laŭ ĝia teritorio. Multaj ne havas eblecon teni la bestojn hejme kaj tia azilo estus perfekta solvo por ĉiuj. Ĝi necesas ne nur al la bestoj, sed ankaŭ al la homoj! Necesas montri al la homoj, ke en la mondo devas esti pli da bono!
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|