Saltu al enhavo

Regiona voĉdonado en Italio: Norda Ligo flugas, eksplodo de Grillo-uloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Regiona voĉdonado de 2005. Koloroj:

██ Demokrata Partio

██ La Popolo de la Libereco

██ Maldeksto Ekologio Libereco

██ Movado por la Aŭtonomecoj

██ Jam voĉdonis

Rezulto de lasta regiona voĉdonado. Koloroj:

██ La Popolo de la Libereco

██ Demokrata Partio

██ Norda Ligo

██ Maldeksto Ekologio Libereco

██ Movado por la Aŭtonomecoj

██ Jam voĉdonis

Lundo, la 31-a de marto 2010

Italianoj estis vokataj al urnoj la 28-an kaj la 29-an de marto 2010. La Demokrata Partio perdis 4 regionojn (Piemonto, Latio, Kampanio kaj Kalabrio) kaj la Popolo de la Libereco perdis 1 regionon (Veneto). Ĉiukaze, la vera gajnanto de ĉi tiu voĉdonado estis sindetenismo: preskaŭ unu persono el tri ne voĉdonis (64,2% kontraŭ la 71,7% de lasta voĉdonado en 2005). La Sarkozy-efekto ne influis ĉi tiun voĉdonadon: la ĉefa partio, PdL, ne estis punata de voĉdonantoj.

Norda Ligo konfirmis ĝian ekspansion per tuta Italio, favorita de ĉeesto en regado. «PdL estas la sola partio, kiu rezistis al cunamon de Norda Ligo», asertis la ĉefpartio de NL Umberto Bossi, «Nun ni faru reformojn kaj efektivigu tuj la federismon».

MoVado 5 Steloj (V estas rilata al V-Day), la nova politika movado rilata al ĝenova komikisto Beppe Grillo obtenis ankaŭ la 7% de voĉdonoj en Emilio-Romanjo. Ili estas personoj, kiuj deziras ŝangon en politiko. Ne plu aktuala, malnova, mortanta politiko. «Grillo estas nur detonaciilo, ni estas la dinamito» asertis Giovanni Favia.

Apulio konfirmis la gajnon de Nichi Vendola (MEL). Laŭ la urbestro de Bari, Michele Emiliano, «estis feliĉa tago por la Apulio kaj por Bari, super ĉi tiu tero bluas la vento de espero kaj de la bona rulado».

La KL-ulo Roberto Formigoni (PdL) prepariĝis ruli Lombardion por la kvaran mandaton. «L'alianco inter PdL kaj Ligo estas garantio de renovigo kaj modernigo», komentis la ĉefministro Silvio Berlusconi.

Entute, PdL perdis konsenton favore de Norda Ligo. DP havas malgrandan kontraŭtendencon kaj IdV konis malgrandan flekson.

Fontoj

(it)  «I blog al posto delle sezioni. Grillo-boys, rifugio dei delusi» – la Repubblica, 31-a de marto 2010 (arkivita [ ]) (it)  «Vittoria personale, Vendola esulta "Puglia laboratorio di buona politica"» – la Repubblica, 29-a de marto 2010 (arkivita [ ]) (it)  «Regionali, un elettore su 3 non ha votato. Affluenza al 64,2 per cento: 7,8 punti in meno» – la Repubblica, 29-a de marto 2010 (arkivita [ ]) (it)  «Bossi esulta: "Lega scatenata Il Pdl ha tenuto, sinistra ko"» – la Repubblica, 29-a de marto 2010 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761274Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo