150 mil turistoj perdis siajn flugojn pro kolapso de Thomas Cook
Lundo, la 23-a de septembro 2019
|
|
La 23-an de septembro 2019 la brita turisma korporacio Thomas Cook Group deklaris sin bankroto. Tio signifas ke 9000 ĝiaj britaj kunlaborantoj perdis laboron kaj 150 mil ĝiaj klientoj, nun feriantaj eksterlande, perdis siajn flugojn hejmen, kio estis rekte anoncita en la oficiala deklaro de la firmao.
Thomas Cook Group, inkluzive la britan turisman operatoron, ĉesis funkciadon kun tuja efiko. Ĉiuj mendoj de Thomas Cook Group, inkluzive de flugoj kaj ferioj, estas nuligitaj. | — Thomas Cook Group
|
La prezidanto de la kompanio Peter Fankhauser diris, ke la kolapso de la firmao estas tre bedaŭrinda afero kaj li pardonpetas antaŭ "milionoj da konsumantoj kaj miloj da dungitoj".
Thomas Cook estis la plej malnova turisma firmao en la mondo, fondita en 1841 de la brita entreprenisto Thomas Cook. Tio estas korporacio, al kiu apartenas pluraj turismaj kaj flugkompanioj: Thomas Cook, Airtours, Intourist (Rusio), Thomas Cook Airlines, Thomas Cook Airlines Balearics, Thomas Cook Airlines Scandinavia, Condor, Thomas Cook Aviation, Thomas Cook Hotels & Resorts. La grupo posedas pli ol 100 aviadilojn.
Ĝi alfrontis lastatempe plurajn malfacilaĵojn kaj en aŭgusto 2019 subskribis kun la ĉina firmao Fosun Tourism Group kiel sia plej granda akciulo kontrakton pri savado de la firmao, ricevinte tiel 900 milionojn da britaj pundoj. Tamen ĝia ŝuldo konsistigas 1,7 miliardojn da pundoj.
La brita ĉefministro Boris Johnson rifuzis registaran enmiksiĝon forme de financa subteno de la firmao, klariginte ke tio estus malmorala ago, instigonta pliajn firmaojn konduti same. Samtempe li minacis la estraron de Thomas Cook Group per eventualaj juĝaj persekutoj.
Fontoj
- (en) Simon Goodley, Kalyeena Makortoff, Caroline Bannock «Thomas Cook collapses, stranding 150,000 UK holidaymakers» – The Guardian, 23-09-2019 (arkivita [ ])
- (en) Kalyeena Makortoff «Thomas Cook agrees terms of £900m rescue deal with Fosun» – The Guardian, 28-08-2019 (arkivita [ ])
- (en) Ben Quinn, Peter Walker «Row breaks out over government's refusal to rescue Thomas Cook» – The Guardian, 23-09-2019 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |