Saltu al enhavo

Rusujo: surteriĝo de aviadilo Tu-154 kun paneintaj motoroj pereigis du homojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 4-a de decembro 2010


Du homoj pereis kaj ĉirkaŭ kvindek vundiĝis dum devigita alteriĝo de aviadilo fluginta el Moskvo al Maĥaĉkala.

Rusio. Hodiaŭ aviadilo Tu-154 de la societo «Dagestanskije avialinii» duonhoron post forlaso je 14:07 (11:07 UTC'e) de la Moskva flughaveno «Vnukovo», faris neplanitan alteriĝon en la apudmoskva flughaveno «Domodedovo» pro paneo de generilo, navigaciiloj, kaj ĉiuj tri motoroj (laŭ kelkaj artikoloj, tria (la lasta) motoro, paneis dum la alteriĝo[1]).[2][3]

La aviadilo deiĝis de la alteriĝejo kaj, surveturinte teran malebenaĵon, disrompiĝis.[2][4] Du homoj pereis kaj, laŭ diversaj informoj, inter 40[5] kaj 56[6] vundiĝis. Entute en la aviadilo estis 160-163 pasaĝeroj kaj 8-9 aviadilaj servantoj.[3][7] Oni ankaŭ raportas, ke laŭ la ministerio "Minzdravsocrazvitija", enmalsanulejigitaj estis 83 homoj.[1]

Laŭ Gazeta.ru, televidkanalo «Rossija-24» raportis, ke baldaŭ ekfunkcios telefona informservo por parencoj de la pasaĝeroj, kun Moskva telefona numero 363-61-01.[8]

RIA Novosti citas reprezentanton de la Ministerio pri krizaj situacioj: «En centro de kriza psikologia helpo de la Ministerio ekfunkciis telefona helposervo (горячая линия). Per la telefona n-ro “8 (495) 626-37-07” la vunditoj kaj parencoj de la pereintoj povas ricevi informan kaj psikologian helpon; interalie, sciiĝi pri la sorto de la pasaĝeroj estintaj en la aviadilo.»[3]

La flughaveno plu funkcias per sia alia kurejo.[5]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 (ruse)  «Т.Голикова и И.Левитин доложили Д.Медведеву о мерах по оказанию помощи пострадавшим в аварии Ту-154.» – РосБизнесКонсалтинг, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  2. 2,0 2,1 (ruse)  «Аварийная посадка в «Домодедово»» – Частный корреспондент, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  3. 3,0 3,1 3,2 (ruse)  «МЧС открыло "горячую линию" после аварии Ту-154 в "Домодедово"» – RIA Novosti, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  4. (ruse)  «По факту аварийной посадки пассажирского самолета в аэропорту Домодедово возбуждено уголовное дело» – Следственный комитет при прокуратуре Российской Федерации, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  5. 5,0 5,1 (ruse)  «После аварийной посадки Ту-154 "Домодедово" работает в штатном режиме» – RIA Novosti, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  6. (ruse)  «Число пострадавших при аварийной посадке Ту-154 возросло до 56» – RIA Novosti, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  7. (ruse)  «Аварийная посадка Ту-154 в аэропорту Домодедово» – МЧС России, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])
  8. (ruse)  «Для родственников пассажиров аварийного рейса в Домодедово организована «горячая линия»» – Gazeta.ru, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ])

Pliaj informoj

(ruse)  «Минздравсоцразвития опубликовало список пострадавших при аварийной посадке Ту-154 в Домодедово.» – РосБизнесКонсалтинг, 4 Dec. 2010 (arkivita [ ]) — listo de vunditoj-enmalsanulejigitoj je 20:30 MSK (laŭ Ministerio de sanprotekto kaj socia disvolviĝo)



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q17680965Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo