Sirio rekonkeras Palmiran
Dimanĉo, la 27-a de marto 2016
La siria armeo, helpata de rusiaj fortoj, elkontrolis denove la urbon Palmira, inkluzive la famajn grekromanajn ruinojn. Laŭ la Siria Observatorio pri Homaj Rajtoj la siria armeo superis la militistojn de Islama Ŝtato, kiuj estis forpelitaj al la vilaĝoj Al-Suĥna, Al-Taiba, Al-Kum kaj Haql Al-Ĥel. La avancado komenciĝis antaŭ tri semajnoj kaj lasis 400 ĝihadistojn kaj 180 anojn de la siria alianco mortintaj.
La urbo estis kaptita de Daiŝo en 2015. Nun de la liberigita urbo, danke al kuna streĉo de la armeo de Sirio, specialaj fortoj de Rusio kaj al milicio Hizbulaho, oni planos la avancadojn kontraŭ la urboj Dair az-Zaŭr kaj Ar-Raka cele de ĉesigi la provizajn vojojn de la terorisma grupo.
Jen nova pruvo pri la efiko de la strategio de la siria armeo kaj ties aliancanoj en la milito kontraŭ la terorismo, kompare kun la manko de seriozeco de la koalicio gvidita de Usono. | — Baŝar al-Asad, prezidento de Sirio.
|
Restas forpeli la teroristojn de la urbo Al-Alianije, 60 km sude, por reakiri la kontrolon de la dezerto kaj avanci al la landlimo kun Irako. Al-Asad diris ke la registaro rekonstruos la urbon, la templojn kaj la ruinojn, konsiderataj de Unesko mondaj Kulturaj Heredaĵoj.
Fontoj
(hispana) «El Ejército sirio se hace con el control total de Palmira» – Deutsche Welle, 27-03-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Régimen sirio le arrebata Palmira a los yihadistas del Estado Islámico» – El País, 27-03-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Gobierno sirio se compromete a reconstruir Palmira» – Deutsche Welle, 27-03-2016 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |