Norvegio ĉesos subvencii fokedĉasadon
Mondo > Eŭrazio > Eŭropo > Skandinavujo > Norvegujo >
|
|
Merkredo, la 17-a de decembro 2014
Norvegio ĉesos subvencii la ĉasadon de fokedoj, decido, kiu povos fini tre polemikan agadon en la lando, diris ĉi vendrede norvega parlamentano.
La plejmulto el la deputitoj voĉdonis ĵaŭde nokte la forigon ekde 2015 de la ĉiujara subvencio de 12 milionoj da kronoj (1,3 milionoj da eŭroj).
Substrekendas, ke la parlamento ne decidis malpermesi la fokedĉasadon, sed ni timas, ke la ĉasado malaperos pro la finiĝo de la subvencioj [...] La sektoro estas en malfacila situacio ekde, kiam ĉesis la komercado kun EU de produktoj devenantaj el fokedoj. | — Geir Pollestad, prezidanto de la parlamenta komisio pri Komerco kaj Fiŝkaptado
|
.
Laŭ la oficejo pri fiŝkaptado, la subvencioj reprezentas giŝ 80% de la enspezoj de tiu sektoro. En 2010 EU metis embargon sur produktojn devenantaj el la komerca ĉasado de fokedoj en Norvegio, kiu ne estas membro de la Unio, kaj en Kanado, pro la "moralaj zorgoj de la publiko" antaŭ la "kruelaj" ĉasmetodoj.
La fokedoj ofte estas ĉasataj per fusiloj kaj hakapikoj, martelformaj ĉasiloj.
Fontoj
[redakti](hispana) AFP «Noruega dejará de subvencionar la caza de focas» – Elpais.com.co, 12-12-2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Skandinavujo
- 17-a de decembro 2014
- Decembro de 2014
- 17-a de decembro
- Artikoloj kun informo de Elpais.com.co
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Ekonomio
- Ekonomio de Norvegio
- Primarsektoro
- Ĉasado
- Fokoĉasado
- Fiŝkaptado
- Komerco
- Mediprotektado
- Biologio
- Bestoscienco
- Ekologio
- Socio
- Eŭropo
- Norvegio
- Eŭropa Unio
- Nordameriko
- Kanado