Martina Iori gajnis la muzikkonkurson Liet Internacia 2014

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 20-a de decembro 2014

Per la kanto Via con mia mùsega en la ladina lingvo, la sudtirolanino Martina Iori gajnis la 10-an Liet Internacian, okazigita en Oldenburgo, Germanio.

Lokoj kie la ladina parolatas.
Fonto: Fobos92/Commons

La 19-aĝa muzikistino, el Val di Fassa norde de Italio, ludis la gitaron kaj estis akompanata de du muzikistoj en la basgitaro kaj drumo. Ŝi gajnis ankaŭ antaŭ kvar semajnojn la konkurson SUNS pri regionalaj kaj minoritataj lingvoj de Italio, Aŭstrio kaj Svislando per la sama kanto, kiu temas pri iri al Luno kaj kunporti la ununuran aferon kiu vere gravas, la muzikon.

La juĝistoj estis el la 10 konkurantaj regionoj. Laŭ ili la ĉi-jara konkurso havis tre altan kvaliton, kio malfaciligis la elektadon. Jen la rezultoj:

Nomo Poentoj
Martina Lori 73
Aila Duo 64
Forefingers Up! 56
Adnoz 53
Bruno Rumier 51
The Paintbox 40
Maria Sadova 36
Banda Gaitas El Trasno 36
Willie Campbell 30
Bandalheira 21

Ĉi-jare anstataŭ la Premio de la Publiko, la muzikistoj mem voĉdonis por la plej bona prezentado. La Premio de la Muzikistoj estis gajnata de Aila Duo (Heli Aikio kaj Jessika Lampi) el Finnlando, kiuj kantas en la Inaria Samea lingvo, lingvo parolata de malpli ol 400 personoj.

Fontoj