La Usona Senato skribis ke Snowden estas perfidulo sur sia artikolo ĉe Vikipedio
Sabato, la 3-a de aŭgusto 2013
IP-adreso de la Usona Senato redaktis la artikolon pri la eksa laboranto de CIA, Edward Snowden ĉe la angla Vikipedio kaj priskribis lin kiel "perfidulo". La redaktado estis rimarkita kaj publikigita fare de la oficiala Tvitero-konto de WikiLeaks kaj post spuri la IP-adreson, oni malkovris ke ĝi elvenis de la konstruaĵo de la Usona Senato.
La artikolo pri Edward Snowden ĉe la angla Vikipedio estas duon-protektata, tial nur povas ĝin redakti personoj kun registritaj kontoj en Vikipedio kaj kiuj redaktas per anonimaj IP-adresoj devas esti mane kontrolitaj antaŭ ol aperi publike. La redakto ŝanĝis la statuson de Snowden de "disidento" al "perfidulo" kaj estis malfarita poste fare de iu Vikipediisto·
La IP-adreso 156.33.241.5 estis forbarita kaj sur diskut-paĝo aperas mesaĝo dirante ke temas pri registrita adreso de la Usona Senato. Post la forbaro, kelkaj uzantoj de Vikipedio skribis sub la mesaĝo diversaj opiniojn pri la okazaĵo.
Mi pensas ke ni scias kiun pagas ĉi tion | — Amitabho Chattopadhyay, Redaktanto de Vikipedio
|
La forbarado okazis pro rompi la regularon pri la neŭtra vidpunkto kiu funckias en ĉiuj el la projektoj de la Fondaĵo Vikimedio.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El Senado de Estados Unidos calificó a Snowden de "traidor" en su artículo de Wikipedia, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (en) «User talk:156.33.241.5» – [[Anglalingva Vikipedio]], 3-a de aŭgusto 2013 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Anglalingva Vikipedio]]
- (en) «Edward Snowden: Difference between revisions» – IP-adreso, 3-a de aŭgusto 2013 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |