Saltu al enhavo

Trajno elreliĝas en Santiago de Kampustelo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 25-a de julio 2013

La elreliĝinta trajno ĉe Angrois

Santiago de Kampustelo, Hispanio Pasaĝertrajno Alvia 151 kiu trairis la linion Madrido-Ferrol elreliĝis ĉi-merkrede eniranta en la stacion de Santiago de Kampustelo (Galegio, Hispanio) proksimume je la 20:42 horo de Hispanio. La unuaj fontoj indikas almenaŭ 79 mortintojn kaj pli ol 130 vunditojn; tamen, ankoraŭ estas neklara la oficiala nombro da viktimoj. Ducent dek ok personoj, krom la trajnanaro, vojaĝis en la trajno, laŭ RTVE.

Laŭ tiu fonto, 13 vagonoj de la trajno renversiĝis sur la reloj, kaj almenaŭ 4 brulis. La akcidento okazis ĉe la disduiĝo de A Grandeira kaj la kialoj de la akcientoj ankoraŭ estas priserĉataj, kvankam la tro rapideco dum la kurbiĝo ŝajnas esti la ĉefa kialo. La motoristo, kiu ne vundiĝis, certigis ke la trajno estis eniranta la kurbiĝon je 150 kilometroj hore kiam la rapideco estas limigita je 70 km/h. Tamen, li opinias ke la rapideco ne estas la kialo de la akcidento.

La loko kie okazis la akcidento estas sekcio de la rapida linio kiu kunigas Madridon kun Ferrol, kiu lokiĝas je la eniro de la urba kerno, sekcio kie oni devas malaltigi la rapidecon. Ĝis la loko alvenis dekoj da ambulancoj, krom la anaro de la loka kaj nacia polico, kaj la fajroestingistoj. Atestantoj indikas ke la trajno elreliĝis kaj ke "pro la potenco de la akcidento la vagonoj disiĝis disde la trajno".


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Un tren de pasajeros descarrila en Santiago de Compostela, Galicia, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q17601151Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo