Aperis poŝkomputila Firefox v1.1 por Maemo
Dimanĉo, la 4-a de julio 2010
La 1-an de Julio 2010 (UTC-7) Mozilla anoncis, ke ĝi eldonis la version 1.1 de la poŝkomputila Fajrfokso (angle "Firefox Mobile" — ĉu "Poŝfajrfokso"?) por la poŝkomputilo "Nokia N900" kun mastrumsistemo "Maemo 5".
Laŭ la Mozila retejo, inter la ĉefaj novaĵoj estas:
- Portreta modo
- Poiometa (mal)pligrandigo per la laŭtoŝanĝilo.
- Komencpaĝo kun listoj de paĝoj lastfoje vizititaj.
- Pli bona kompletigo de tajpo.
- Aŭtomata ĝisdatigo de la aldonaĵoj.
- Aldonoj koncerne regadon per fingrofrapetoj (kiel kunteksta menuo).
- La menuo pri la retejo ricevis la funkciojn "Konservi en PDFan dosieron", "Forgesi la pasvorton" kaj "Aldoni serĉilon".
La programo uzas la kernon "Gecko" v1.9.2, kiel la ordinara Firefox v3.6.
Se vi ne havas N900-on, vi povas elŝuti version de la TTT-legilo por Linukso je i686, Vindozo 32-bita kaj Mac OS X je i686, kaj testi ĝin, prikomentarii, verki aldonaĵojn ktp.
Fontoj
(angle) «Firefox 1.1 for Nokia N900 Release Notes» – Mozilla Corporation, 2010-07-01 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |