Ĉu UEA jam aplikas pozitivan diskriminacion?
Mardo, la 16-a de marto 2004
Ĉu UEA jam aplikas pozitivan diskriminacion?
Laŭ Jens S. Larsen, en la Esperanto-movado mankas multaj el la kutimaj malhelpoj al virinoj. Tamen multaj kompetentaj virinoj rezignas anticipe, ĉar ili kredas, ke ekzistas malhelpoj, li argumentas.
En la sveda socio la feminismo instituciiĝis. Tio ne tiom signifas ke estas multege da porvirinaj iniciatoj, sed ke oni ĉiam kalkulas la konsekvencojn de ĉiu politika paŝo por la seksa egaleco. La feminismo ĉiam malpli estas aparta tem-kampo, kaj ĉiam pli fariĝas maniero rilati al ĉiu ajn socia temo. Se tio ne estas la fina venko de feminismo, ĝi tamen estas imitinda modelo por aliaj landoj.
Oni do facile rimarkas la svedan fonon, legante la interesan komentarion de Maria Sandelin pri la manko de virinoj en la gvidaj postenoj de UEA. Efektive ŝi estas iom tro severa: "Kiam la redaktoro de la revuo Esperanto estos virino?" ŝi demandas, sed fakte redaktoris ĝin dum kelkaj el la 1960-aj jaroj la Kopenhaga aktivulino Kirsten Zacho (bopatrino de la pli konata Ivo Lapenna).
|
|
Mi entute kredas ke en la Esperanto-movado mankas multaj el la kutimaj malhelpoj al virinoj, ĉar se "eĉ" virinoj (kaj infanoj!) interesiĝas pri la afero, tiam ĝi ja evidente enradikiĝis kiel socia fenomeno kaj io serioza. Eble oni povas diri ke tie kuŝas ia pozitiva diskriminacio, nur en tute alia senco ol la kutima. Se, tamen, ĉiuj atendas ke la kutimaj malhelpoj ekzistas kaj estas fortaj, sendube multaj kompetentulinoj rezignas anticipe.
Aliflanke, ankaŭ estas malfacilaĵoj por la seks-egaligo en UEA kiuj ne sammaniere gravas en la socio kiel tuto. Laŭ Sandelin, la kutimaj pensmanieroj "malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn". Sed ĉu estraraneco en UEA estas "grava pozicio"? Tion influas antaŭ ĉio la estrarano mem persone! Do, se kandidato por estraraneco okupas gravan pozicion en la socio ekster UEA, tio en si mem estas kvalifiko; kaj tiajn poziciojn ja okupas... unuavice viroj!
Fine, sed ne laste, estu dirite ke la cirkonstancoj kiuj forpuŝas virojn, eble efikas ankoraŭ pli forpuŝe al virinoj. István Ertl eble respondis ne tro kontentige al la "lakmusa demando" laŭ feminisma vidpunkto, sed la agado de la viro kaj virino kiu fornaŭzis lin, certe naŭzis ankaŭ plej diversajn homojn, sendepende de sekso, aĝo kaj deveno.
Ertl opinias ke la Komitato devas "speguli la konsiston de la membraro", forgesante ke tio validas ankaŭ inverse: Membriĝi en UEA povas fariĝi des pli alloga por virinoj, ju pli da videblaj gvidantinoj ĝi havas. Tamen la sekso estas nur unu kvalifiko, same kiel ekstereŭropeco, pozicio en la ekstera socio, ktp. Gravas antaŭ ĉio ke la estraranoj estu kapablaj harmonie kunlabori inter si kaj kun la CO.
Fonto
[redakti]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 16-a de marto 2004
- Marto de 2004
- 16-a de marto
- Esperanto
- Publikaĵoj de Libera Folio en 2004
- Publikaĵoj de Jens S. Larsen
- Publikigitaj artikoloj
- Esperanto-movado
- Esperanto-kulturo
- Universala Esperanto-Asocio
- Estraro de UEA
- Virinaj rajtoj
- Virinaj rajtoj en Esperanto-movado
- Feminismo
- Feminismo en Esperanto-movado
- Internacia tago de virinoj
- Maria Sandelin
- István Ertl
- Jens S. Larsen
- Ivo Lapenna
- Kirsten Zacho
- Esperanto (revuo)
- Svedoj
- Seksa egaleco
- Seksa egaleco en Esperanto
- Kopenhago