Rusio postulas ke Ukrainio ĉesigu la militoperacon en la sud-orientaj regionoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 2-a de majo 2014

Vojkontrolejo en Slavjansko.

La 2-an de majo la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio publikigis la deklaron, en kiu ĝi postulis ke la ukraina registaro ĉesigu la militoperacon en la sud-orientaj regionoj kaj donu plenan agadliberecon al ĵurnalistoj, kiuj raportas pri tiu ĉi konflikto. Oni asertis en la deklaro, ke en la militoperaco partoprenas krom armeanoj ankaŭ batalantoj de la Dekstra Sektoro kaj aliaj naciismaj organizaĵoj. Kontraŭ subtenantoj de la federaciigo de la lando oni uzas tankojn, batalhelikopterojn kaj misiilojn. Laŭ la deklaro tio estas kruda rompo de la Ĝeneva interkonsento de la 17-a de aprilo, kiu postulis ĉesigon de perfortoj kiel bazan kondiĉon por repaciĝo. La kontraŭterorisma operaco estis relanĉita matene en Slavjansko. Antaŭvespere oni jam sciigis pri du paffaligitaj helikopteroj, unu piloto pereis. Laŭ la Ministerio pri defendo de Ukrainio pereis du militistoj. La urbodefendantoj raportas pri unu pereinta opoziciulo. Antaŭtage la provizora prezidanto de Ukrainio Aleksandr Turĉinov subskribis la edikton pri reveno de la deviga militservo, nuligita de la antaŭa prezidanto Viktor Janukoviĉ en oktobro de 2013.

Fontoj