Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (VIII)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Rusia kontraŭtanka defendolinio en Zaporoĵa provinco.

Mardo, la 28-a de novembro 2023


Unua parto, Dua parto, Tria parto, Kvara parto, Kvina parto, Sesa parto, Sepa parto

Malgraŭ fiasko rilate aŭtoriparadon, posttagmeze ni ekveturas denove. Mi kaj Aleksej direktiĝas al Donecko.

Drakaj kampoj[redakti]

Monumento-signo de Donecka provinco.

Eble ni tamen sukcesos? Je plej proksima benzinstacio li petas min rigardi kiel kondutas la rado. Mi kaj loka benzinisto unuvoĉe konfirmas ke la rado kondutas tre libere kaj certe planas forlasi la akson. Kion fari, necesas reveni. Ni malrapide rampas preter pitoreskaj kampoj, monumento al la viktimoj de Holokaŭsto kaj ĉarmaj bushaltejoj de la sovetia epoko, ornamitaj je mozaiko.

Finfine Aleksej restas en Melitopolo por iel aŭ tiel restarigi la aŭton dum mi kaj la buboj eniĝas je la dua ĵipo kaj ekveturas al Donecko. Ni traveturas Tokmakon — puran komfortan urbeton, kie estas deplojitaj militistoj el Norda Kaŭkazio. Lasta vizito okazis al OMON-taĉmento, lokita je unu el apudaj vilaĝoj. Ili aranĝis sian vivon nemalbone kaj videble ĝuas la kamparon. Dum improvizita tagmanĝo subĉiele al la tablo proksimiĝis fortegulo en kamuflitaj vestoj kaj severe demandis: "Ĉu bonguste?" Ni jesas sinkrone kaj sur lia vizaĝo aperas kontenta rideto: "Kuiris mi!" Tiel ni interkonatiĝis kun mitralisto.

Kutima interŝanĝo de novaĵoj kaj rememoroj, enmanigo de donacoj, fotado — kaj denove al la aŭto. Militkontrolejoj, fositaj vojoj, denove kontrolejoj. Jen kaj jen en kampoj videbliĝas "drakaj dentoj" — betonaj konusoj, viciĝantaj je kilometroj. Antaŭ ili etendiĝas dumetraj faŭkoj de kontraŭtankaj fosaĵoj kaj verŝajne aliaj surprizoj por neinvititaj gastoj, kaŝitaj subtere.

Por marki plian mejloŝtonon ni fotas nin ĉe la steleo, markanta limon de Donecka provinco. La surskribo estas farita ruse, apud blazono de la provinco situas ukraina brodaĵo-viŝivanko — bela kombino. Du paŝojn for kuŝas amaso de la jam konataj al ni konusoj — eble troaj aŭ rezervitaj por nova konstruado.

Vespere mi kaj Julia ekveturas hejmen — niaj ferioj finiĝis, dum semajnfino ni devos atingi Tjumenon. Lastmomente ŝi petas veni laŭvoje al la Aleo de Anĝeloj — verŝajne la plej trista loko en la ĉefurbo de Donbaso.

La aleo estas malplena, ĉe la modesta monumento estas nur ni kaj ludiloj — pluŝaj ursidoj kaj aliaj pupoj, kiujn neniam jam ludos perintaj infanoj, viktimoj de plurjara bombado fare de la ukraina armeo. La ludiloj abundas, ili komplete kovras malsupran parton de la monumento kun lakona surskribo sur la nigra ŝtono: "Memore al la pereintaj infanoj de Donbaso" kaj nomoj. Kiam ĉesos kreski tiu ĉi listo de junaj martiroj?

Hejmen![redakti]

Centra strato de Tokmako.

Reveno hejmen estis longa. Kostja kaj Dima transportis nin per aŭto ĝis Rostovo ĉe Dono, poste ni iris per trajno al Soĉio (aviada trafiko en Rostova provinco estas haltigita pro ukrainaj atakoj) kaj fine per aviadilo al Tjumeno. Ŝajnas ke en la sudo de Rusio najbareco al la milito jam iĝis parto de la kutima vivo. Homoj en uniformo, afiŝoj kaj glumarkoj, T-ĉemizoj kun militaj simboloj — paca vivo daŭras kvankam la paco denove malaperis.

Lastmomente mi rememoras ke en Adlero, urbo apud Soĉio, loĝas mia kuzo kiun mi ne vidis precize 30 jarojn — la tuta vivo pasis ekde tiam. Mi scias nur ke dum tiu ĉi tempo li sukcesis ŝanĝi kelkajn urbojn, batali kontraŭ islamistoj en montaro de Ĉeĉenio, kaj fine setlis ĉe la Nigra maro. Post ricevi mian sms Eduard hastis al la stacidomo: “Saluton, fraĉjo! Kiom da jaroj!”

Dum familia tagmanĝo en lia malgranda apartamento ni rakontas novaĵojn unu al alia. "Aŭtune mi tri monatojn militservis en Donbaso" diras li. Ĉu vere? Jam pli ol kvindekjara veterano, vundita ankoraŭ en Ĉeĉenio? "Kion fari? Mi vidis ke tie batalas junaj buboj, nepripafitaj. Dum mi estas skoltisto, mi scias kio estas la milito..." Li aliĝis al BARS kaj kompreneble trafis la unuan frontlinion — de ukrainaj tranĉeoj lin apartigis nuraj cent metroj. Pafado, flugrobotoj, denove bombado — soldataj rakontoj de tiu ĉi milito estas ĝenerale similaj unu al alia.

"Mi restus pli longe, sed la sano malebligis — mi ja havas vertebran hernion, kaj tie sur mi ekpendis kirasveŝto, kasko, armiloj, sume 27 kg. Foje dum batalo mi saltis en tranĉeon kaj la dorso blokiĝis. Mi nur diris: "buboj, kuru plu, mi postkuros vin". Poste oni transportis min al hospitalo, kaj fine forsendis hejmen". Do jen ni renkontiĝis post 30 jaroj — danke al la milito. Ne ĉiam ni povas elekti pretekstojn por renkontiĝoj.

Tjumeno[redakti]

Rostov ĉe Dono.

Aviadilo alteriĝis en Tjumeno matene. Brila suno, varmego — ĉio same kiel tie, "postrubande". Nur pafoj ne aŭdiĝas, neniu rigardas la ĉielon serĉante flugrobotojn kaj homoj en uniformo estas plejparte fiŝkaptistoj kaj gardistoj. Mi kaj Julia revenas hejmen, nia dusemajna aventuro finiĝis.

Poste mi ekscios ke dume Aleksej sukcesis aranĝi en malhastaj aŭtoriaprejoj de Melitopolo riparadon de la kamioneto, kaj en tiu tempo Kostja kaj Dima veturigis el Ŝaĥto du pliajn aŭtojn donacotajn al militistoj. Por ili tiu ĉi vojaĝo finiĝis post pliaj du semajnoj: veturado, portado, renkontiĝoj, paneoj, riparadoj, militkontrolejoj kaj eterna polvo de stepaj vojoj.

Mi povas nur supozi en kia stato ili revenis hejmen, post unu monato da vagado, al kiu ili kondamnis sin propravole kaj proprakoste. Mi mem sincere skribis en mia paĝo je socia reto: "la ferion mi pasigis bonege..."