Zimbabvo: ministro pri justico nomumita vicprezidento

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Afriko > Suda Afriko > Zimbabvo >

Ĵaŭdo, la 11-a de decembro 2014

Robert Mugabe en 2008.

Merkrede, la 10-an de decembro 2014, Emmerson Mnangagwa, nuna ministro pri justico de Zimbabvo, estis nomumita vicprezidento de la reganta partio ZANU-PF, kaj do aŭtomate de la Ŝtato. Tion anoncis prezidanto Robert Mugabe.

,,Estas du vicprezidentoj. Por la iama ZANU ni havas Emmerson Mnangagwa" deklaris s-ro Mugabe, tuj aplaŭdita. ,,Ni lin gratulas", li aldonis, anoncante, ke s-ro Phelekezela Mphoko estis elektita por la alia posteno de vicprezidento.

Purigo

Robert Mugabe, aĝa 90 jarojn kaj reganta ek de 1980, eksigis sian vicprezidanton Joice Mujuru same, ke ok ministrojn proksimajn al ĉi-lasta, kun kiu li estas en malfermita konflikto. Baldaŭ ekirante, la prezidanto de ĉi tiu lando el Suda Afriko preparas aktive sian sukcedon kaj volas meti sian edzinon Grace Mugabe al la kapo de la lando.

Fontoj