Vojaĝo al Armenio: Vizoj kaj surprizoj (I)
Mardo, la 4-a de januaro 2022
|
Nia vojaĝo al Armenio estis spontanea kaj plena je aventuroj, do mi ne longe rezistis al ĵurnalista juko, postulanta esplori, registri kaj poste prezenti rezultojn de mia esplorado al publiko. Dum tri semajnoj mi atente rigardis, aŭskultis, fotis kaj filmis abunde kaj kompreneble interparolis kun lokanoj. Jen mia raporto pri Armenio — la lando kiu perdis la vojon.
Armena enigmo
[redakti]Ni iris al Armenio sufiĉe hazarde — mia edzino estas civitanino de Kubo kaj venis al Rusio kadre de 90-taga senviza reĝimo, sed por ricevi loĝpermesilon en Rusio ŝi devas foriri kaj reveni kun vizo. Reveno al Kubo en la pandemiaj cirkonstancoj estus tro komplika kaj multekosta, do mi serĉis alian varianton – ja civitanoj de Kubo rajtas ricevi rusian vizon ankaŭ en la triaj landoj.
Elekteblo estis ne tre vasta — malpli ol 20 landoj akceptas la kubanojn senvize kaj malmultaj pretas doni al ili elektronikajn vizojn. Nun ĉio komplikiĝis pro la kronvirusaj limigoj. Do ni staris antaŭ elekto – veni al Kirgizio senvize aŭ al Armenio kun elektronika vizo. La unua vojo estis pli facila, sed pasigi du semajnojn en la griza, malriĉa kaj ĥaosa Biŝkeko estis ne tre plaĉa ideo — eĉ se tie ne okazos novaj “revolucioj” aŭ tumultoj. Do mi petis elektronikajn vizojn de Armenio por miaj edzino kaj kvarjara filo.
Post kelktaga silento venis rifuzo kun kliŝa rimarko ke “celo de la vizito estas malklara”. Mi tuj sendis mesaĝon al la viza servo kun detala klarigo, alkroĉinte skanaĵojn de ĉiuj dokumentoj, inkluzive pagitajn loĝejon, sanasekuron kaj biletojn. Neniu respondo. Mi mesaĝis denove, petante urĝan respondon — ĉu ni povos eniri aŭ ne? Silento. Mi esploris ĉiujn retejojn de armenaj ambasadejoj kaj konsulejoj. Ili menciis ke civitanoj de pluraj landoj rajtas ricevi armenan vizon ĉe alveno kaj proponis ligilon, kiu kondukis al la retejo de la Ministerio pri eksteraj aferoj — sed ne plu funkciis. En retejo de armena vojaĝagentejo mi tamen trovis la liston — Kubo estis enlistigita.
Mi vokis ĉiujn telefonojn de la viza servo — ili silentis. Mi vokis ambaŭ telefonnumerojn de la armena konsulejo en Sankt-Peterburgo — unu ĉiam silentis, alia ne ekzistis. Mi esploris retejon de la servo pri nacia sekureco de Armenio, sed duono de ligiloj tie ankaŭ ne funkciis. Finfine mi decidis riski kaj flugi por ricevi la vizojn surloke. Ajnakaze ni perdus nenion, ja la biletoj estis neredoneblaj kaj ĉio alia ankaŭ jam pagita.
La 20-an de novembro 2021 ni direktiĝis al Erevano per rekta flugo el Tjumeno, aperinta antaŭnelonge. La aviadilo estis plena, preskaŭ ĉiuj pasaĝeroj laŭaspekte estis armenoj kaj mire gapis al mia ĉokoladkolora edzino. Ĉe foriro limgardistoj kaj doganistoj faris plurajn demandojn, el kiuj mi komprenis ke datumbazoj de la migrada kaj limgarda servoj tute ne interŝanĝas la informojn. Cetere la veraj problemoj atendis nin en Armenio.
"Kie estas via vizo?"
[redakti]La flughaveno Zvartnoc apenaŭ impresis nin — ĝi estas nur iom pli granda ol Roŝĉino en Tjumeno, sed preskaŭ malplena. Post vidi nin kun la etulo oni lasis nin iri inter la unuaj kaj danke al tio ni pli rapide ekaŭdis demandon de doganisto: “Vizo?” Mi respondis ke ni planis ricevi vizojn ĉe alveno kiel tion promesas retejoj de armenaj ambasadejoj. Konata bildo — sur la vizaĝo de la oficisto aperis miro, dubo kaj nekompreno samtempe. En tiaj kazoj ili vokas superulon.
Venis lia estro kaj diris ke ni devas iri al OVIR — en Armenio oni plu uzas tiun ruslingvan mallongigon de sovetia epoko por nomi vizan sekcion. Temis pri vitrumita ejo tuj apud la enirejo. Ĝi estas bela, sed tute malplena. Komenciĝis atendado, kiu daŭris… dek horojn. Dum tiu tempo foje aperis iuj uloj en uniformoj – verŝajne doganistoj aŭ limgardistoj — kiuj eniris ĝin kaj tuj foriris. Plej ofte ili cirkulis en spaco inter la enirejo kaj budoj de limgardistoj kaj videble enuis, amuzante sin per babilado. Mi provis de tempo al tempo ricevi de ili informojn, sed ili nur svingis la manojn kaj diris ke ni devas atendi. Plejparto el ili malbone parolis la rusan kaj preskaŭ tute ne konis la anglan.
La sola ricevita informo estis ke vizoj ĉe alveno ne estas eldonataj ekde… 2019. Evidente du jaroj ne sufiĉis por aktualigi retejojn de diplomatiaj institucioj de Armenio. Cetere ni estis ne solaj trafintaj tiun ĉi kaptilon. Dormema armena limgardistino demandis min, ĉu mi parolas la anglan kaj montris al arabo en ŝorto, kiu staris apude. Ankaŭ li venis senvize kaj nun bezonis mian helpon por superi almenaŭ lingvan barilon. Unue oni proponis al ni tre simplan solvon: “Revena flugo estos post du horoj”. Sed mi klarigis al ili, ke en Rusio validas regulo 90/180, do Lisi, kiu loĝis en Rusio senvize dum pli ol tri monatoj, povos reveni sen vizo nur kiam pasos 90 tagoj.
Fine oni diris ke ni devas peti elektronikan vizon per Interreto. “Hodiaŭ estas sabato, do tiu oficejo funkcias ĝis la dua. Vi devas hasti”. Post plenumi tiun taskon ni simple atendis respondon. Lisi estis jam tre laca kaj nur kuŝis sur niaj vestoj, metitaj sur ŝtalan benkon. Stanito kuris tien kaj reen, dezirante ludi. Ni trovis necesejon, sed ne manĝejon aŭ vendejon. Al respektiva demando doganistino diris ke ĉi tie ili mankas. Je la dua mi nuligis la mendon de apartamento por almenaŭ ne perdi la tutan monon ĉe AirBnB. Espero estis degelanta kiel printempa neĝo, ĉar la viza oficejo jam fermiĝis kaj la oficistoj ĉirkaŭe montris nenian interesiĝon pri nia sorto. Mi jam damnis mian elekton kaj diris ke prefere ni flugus al la sovaĝa Kirgizio ol al tiu ĉi antikva, sed apenaŭ funkcianta ŝtato.
Post naŭ horoj nin aliris unu el uniformitaj virinoj kaj demandis kun kompato en voĉo: “Mi ne komprenas, kial vi ne deziras atendi en transita zono? Tie estas restoracioj kaj komfortaj seĝoj”. Ĉu vere? Baldaŭ venis dikulo en uniformo, kiu denove kontrolis ĉiujn niajn paperojn (ni jam scias ke en migradaj aferoj necesas ĉiam porti kun si ĉion) kaj kondukis nin al tiu mirinda transita zono, alirebla nur kun specialaj paspermesiloj. Ni tuj mendis manĝaĵojn kaj eksidis sur leda divano, tiom mola post ŝtalaĵoj de atendejo. Denove lingva baro: junulino en kafejo ne komprenis la frazon “sen salo” — nek ruse, nek angle. Mi tradukigis ĝin al la armena per Guglo kaj ŝi ĝoje svingis la manojn.
Kiam la deka horo de la atendado finiĝis kaj mi jam planis itineron al Kirgizio tra iu tria lando, mia telefono informis pri ricevita mesaĝo — Lisi kaj Stanito ricevis vizojn. Mi ne bezonis la vizon, ĉar Rusio estas membro de la Eŭrazia Ekonomia Unio, en kiu anas ankaŭ Armenio, Belorusio, Kazaĥio kaj Kirgizio, do mi eĉ povus vojaĝi per enlanda pasporto.
Antaŭ ol revenis la dikulo por konduki nin al elirejo, ni denove renkontis la arabon el Omano. Li miris pri nia sukceso: “Ĉu? Kaj mi tute ne scias kion fari. Neniu venas al mi kaj nenion diras…”
Denove doganeja kontrolado, sed nun kun alia fino: “Bonvenon al Armenio!” Ni ricevas nian valizon, mi aranĝas lokan SIM-karton en budo de kompanio Beeline Armenia kaj vokas taksion. Ĉe la elirejo mi montras rapidrespondan kodon pri vakcinado kaj Lisi – negativan kronvirusan ekzamenon. La unuan obstaklon ni superis.
Sekvis tri semajnoj en Armenio — en la rusia ambasadejo oni diris ke la vizo estas preparata ekzakte post du semajnoj, do ni devis ŝanĝi la flugon kaj longigi loĝadon. Kion ni faris? Ni promenis, vizitis multajn muzeojn, antikvajn monaĥejojn kaj naturajn vizitindaĵojn, ĉeestis kelkajn manifestaciojn kaj komunikiĝis kun lokanoj. Ĉio ĉi ebligis krei sufiĉe ampleksan imagon pri nuntempa stato de la lando kaj armena socio. Temas pri pure subjektiva vidpunkto, bazita sur personaj impresoj kaj informoj. Por ne tedi la legantojn per sinsekva priskribo de la okazintaĵoj, mi prezentu ĉion forme de laŭtemaj rakontoj.
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|