Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2013-07-19
Aspekto
Tiu ĉi artikolo arigas la Mallongaĵojn apartenantaj al tago 19-a de julio 2013. | |
Ĉilio
- Balotado: La kandidato al prezidanto, Pablo Longueira, rezignis la postenon pro malbonfartado, laŭ informo de liaj gefiloj dum komunika-konferenco. La ĉefo de kampanjo bedaŭris la problemon de la kandidato kaj la oficialismo esperas elekti novan kandidaton baldaŭ. – Fontoj: Radio Bio Bio (hispane) | Diario Financiero (hispane).
Italio
- Juro: Komenciĝis la juĝo kontraŭ la ŝipestro de Costa Concordia, ŝipo akcidentita komence pasintjare, lasante 32 forpasintojn. La akuzato povus esti kondamnita plenumi 5 jarojn enkarcerigita pro pluraj deliktoj, i.a. forkuro el la ŝipo – Fontoj: Prensa Latina (hispane) | Terra (hispane).
Futbalo
- Pokalo Liberigintoj de Ameriko: Olimpia de Paragvajo venkis hejme al Atlético Mineiro je 2-0, gajnante la unua matĉon de la finalo de la pokalo. La dua matĉo okazos en Brazilo venontmerkrede. – Fontoj: Terra (hispane) | La Tercera (hispane).
Interreto
- WhatsApp: La entrepreno kiu respondecas pri la aplikaĵo informis ke ili komencos devigi pagi pro la uzo al havantoj de poŝtelefonoj Iphone. Tiu ĉi regulo jam antaŭe estis aplikata al poŝtelefonoj Androidaj. – Fontoj: Diario Financiero (hispane) | El Mundo (hispane).
- Domajna nomo: Landoj el Amazonio malkonsentas eblan aĉeton fare de la retbutiko Amazon de la domajno .amazon, kun la celo ke tiu domajno apartenu al landoj posedantaj partoj de la arbaro Amazonas. – Fontoj: FayerWayer (hispane) | IT Espresso (hispane).
Televido
- Glee: Post la memmortigo de la ĉefrolulo de la programo, Cory Monthei, la verkistoj kunvenas por difini la estontecon de la televid-serio kaj la eblan argumenton sekvota por omaĝi la forpasinta aktoro. La komenco de la kvina sezono estas prokrastita ĝis novembro, ĉar la verkistoj jam estis skribintaj la unuaj ĉapitroj de la nova sezono. – Fontoj: Clarín (hispane) | La Tercera (hispane).
Religio
- La Papo pardonos pekojn per Tvitero, por kiuj ne povu ĉeesti la mesojn dum la Monda Junulara Tago. – Fontoj: La Razón (hispane) | O Globo (portugale).
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Noticias breves 18 de julio 2013, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |