Uzanto:VladimirPF/Provejo Eo
{Dato|12|07|2024|}}
Duncan Charters: Mi persone ne komentos pri la situacio
Ek de la 14-an de julio de 2024 en telegram-kanalo "Esperanto en Afriko" daŭriĝis diskuto pri UK 2024 en tanzania urbo Aruŝo. Ĉefa temo de la diskuto estas homaj rajtoj en Tanzanio kaj aparte komplikaĵoj por GLAT[1]-esperantistoj. La diskuton lanĉis Leon Roijen, kiu donis intervjuon por Vikinovaĵoj en Esperanto. En la intervjuo Leon kulpigis estraron de UEA pro elekto por Universala Kongreso landon, kie GLAT-esperantistoj estas en danĝero. Li komparis la estontan UK kun UK 1933 en nazia Germanio.
Vikinovaĵoj sinturnis al Prezidanto de UEA Duncan Charters kaj petis komenton. Post rea peto (kaj demando en Fejsbuka grupo de UEA) Duncan Charters komentis la intervjuon de Leon Roijen.
En sekva citaĵo estas prezentita la respondo sen esceptoj:
Ni efektive estas meze de premaj preparoj por la UK en Aruŝo, tamen mi volonte plusendas vian leteron al miaj Estraraj kolegoj por ke ili informiĝu.
Ni bonege konas la sintenon de Leon Roijen, kiu pasintjare plurfoje sendis al ni protestojn kaj eĉ minacojn pri juraj procesoj kontraŭ UEA pro okazigo de la UK en Tanzanio. Ni plene konsultiĝis ankaŭ kun GLAT-aktivuloj, kaj kvankam ni certe respektas la esprimitajn vidpunktojn kiel validajn laŭ tiu perspektivo, tiu esplorado malkaŝis ke ekzistas tute kontraŭaj starpunktoj inter membroj de la GLAT-komunumo en kaj ekster la Esperanto-movado. Jam estas dokumentitaj la kialoj elekti Tanzanion kiel Kongresan landon, post zorga konsidero, kun plena respekto al ĉiuj sintenoj. Mi persone ne komentos pri la situacio, ĉar se mi provus klarigi la “kontraŭan opinion” al tiu de Leon Roijen, laŭ mia sperto oni prenus tion kiel aktivan subtenon de tiu perspektivo, aŭ de mi mem aŭ de UEA, kaj tio ne estus vera. UEA prenas aktivan sintenon kontraŭ diskriminacio en interhomaj rilatoj. Tiu sinteno tamen informas plej diversajn reagojn en praktikaj situacioj. Mi tamen lasas plenan liberon al miaj Estraraj kolegoj klarigi aŭ interveni laŭ sia bontrovo. Kun danko ke vi informis nin pri la intervjuo. |
— Duncan Charters
|
Referencoj
[redakti]- ↑ GLAT - estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj
Fontoj
[redakti]- Adjévi Adjé «Estas domaĝe, ke homoj simple ne povas libere vojaĝi laŭ sia plaĉo» – Esperanto en Afriko, 29-07-2024 (arkivita 2024-07-29)
Kategorio:Afriko Kategorio:Tanzanio Kategorio:14-a de julio 2024 Kategorio:14-a de julio Kategorio:2024 Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Universala Esperanto-Asocio Kategorio:Esperanto en Afriko Kategorio:Homaj rajtoj Kategorio:UK 2024 Kategorio:Aruŝo Kategorio:GLAT Kategorio:Leon Roijen Kategorio:Ĝenerala Direktoro de UEA Kategorio:Homaj rajtoj en Tanzanio Kategorio:Esperanto en Afriko (telegram-kanalo) Kategorio:Afrika Komisiono de UEA Kategorio:Adjévi Adjé Kategorio:Duncan Charters