Saltu al enhavo

Usono akuzis la venezuelan prezidanton Nicolas Maduron pri droga terorismo kaj koruptado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 27-a de marto 2020


Nicolas Maduro

La Usona Departmento de Justico anoncis ĵaŭdon, la 26-an de marto, akuzojn kontraŭ la venezuela prezidanto Nicolas Maduro kaj altrangaj oficaluloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono.

Tiuj akuzoj verŝajne kreskigos la streĉojn inter Usono kaj Venezuelo. Iliaj rilatoj malboniĝis pasintjare kiam la registaro de Donald Tramp rekonis la rivalon de Maduro, Juan Guaidon, kiel provizoran prezidanton kaj poste trudis vastajn ekonomiajn sankciojn celantajn eksigi Maduron.

Per impona akuzoskribo malkaŝita en Novjorko, prokuroroj kulpigis Maduron pri gvidado de droga kartelo per asocio kun du kolombiaj gerilestroj kaj kelkaj altrangaj oficialuloj de la venezuela registaro, inkluzive de la nuna prezidanto de la nacia asembleo, la eksa direktoro pri militinformado, kaj antaŭa generalo de la venezuela armeo.

Tiuj kvar homoj alfrontas akuzojn pri partoprenado en droga terorisma konspiro, konspiro por venigi kokainon en Usonon kaj du akuzojn rilate armilojn.

En aparta kriminala plendo, oni kulpigis la venezualan ministron pri defendo Vladimir Padrino Lopez pri konspiro por disvastigi kokainon per aviadilo registrita en Usono, kaj la ĉefjuĝiston de la supera kortumo Maikel Jose Moreno Perez, kulpigitan pri monlavado rilate la akcepton de dekmilionoj da dolaroj kiel subaĉeton por korupti dekojn da civilaj kaj kriminalaj procesoj en Venezuelo.

Sume, 15 nunaj kaj antaŭaj venezualaj oficialuloj, aldone al du estroj de la kolombia gerila grupo FARK, estis akuzitaj.

Tiuj gravaj akuzoj estis anoncitaj de la usona Ĝenerala Akuzisto William Barr kaj aliaj altrangaj policaj oficialuloj en virtuala gazetara konferenco.

La ĉi-taga anonco celas elradikigi ĝisfundan koruptadon ene de la venezuala registaro — sistemo starigita kaj funkciigata por riĉigi tiujn, kiuj estas je la plej altaj niveloj de la registaro. Usono ne permesos al tiuj ĉi koruptitaj venezuelaj oficialuloj uzi la usonan banksistemon por transloki siajn kontraŭleĝajn profitojn el Sudameriko, nek antaŭenigi siajn kriminalajn planojn.
William Barr, Ĝenerala Akuzisto de Usono

Per Tvitero, Maduro akuzis Usonon pri mensogo, tute politika kaj senpruva akuzo kontraŭ venezuelaj gvidantoj. Li citis internaciajn organizojn kiel UN kaj la DEA (usona kontraŭnarkota instanco), kiuj neniam menciis Venezuelon inter la ĉefaj landoj, kiuj produktas aŭ komercas drogojn.

Fontoj

([[Lingvo angle|angle]]) Masood Farivar «US Announces Narcoterrorism Charges Against Venezuela's Maduro» – VOA, 26-03-2020 (arkivita [ ]) ([[Lingvo esperante|esperante]]) Maritza Gutiérrez González «Maduro petas subtenon internacian fronte al usona eskalado» – RHC, 31-03-2020 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo