Diskuto:Usono akuzis la venezuelan prezidanton Nicolas Maduron pri droga terorismo kaj koruptado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

La artikolo estas simpla ripeto de Usona kontraŭvenezuela artikolo! Estus bone ke almenaŭ en tiu lasta frazo ligilo al tvitera respondo de la akuzito estus ja ligilo ne al tvitero (kiujn ĉiuj konas) sed al la reala respondo de la akuzito!
Ekzemple:
https://twitter.com/NicolasMaduro/status/1243362599493750784?s=20
https://twitter.com/PresidencialVen/status/1243326586771963906?s=20
https://twitter.com/manuelzr/status/1243609416156491778?s=20
Tvito de RT kun filma respondo de Maduro:
https://twitter.com/ActualidadRT/status/1243737072604549120?s=20
aŭ eĉ se vi ne parolas la hispanan simple aldonu ties konton ĉe tvitero
https://mobile.twitter.com/NicolasMaduro
JabieroKubo (diskuto) 04:19, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

2 raportojn de UN kaj DEA[redakti]

Haarede mi legis kotnraŭargumentojn al la akuzoj de Usono kontraŭ Venezuelo kaj Maduro...
Interesege ke 2 rekonataj mondaj institucioj tute neniam mencias/is Venezuelon kiel produktanton aŭ elportanton!!! Dum respondeculoj pri drogkontroloj miras pri la deklaroj de Trum kiuj estas tute politikaj!
https://www.lantidiplomatico.it/dettnews-pino_arlacchi_la_spazzatura_antimaduro_non_avr_alcun_effetto/5694_33866/?fbclid=IwAR00pOJ2nux0NkfIZMmYt8c05DgMIKyyplE2H4pFoQntwOLJWCZ-UxqS-Tk

  1. World Drug Report 2019, https://wdr.unodc.org/…/prel…/WDR19_Booklet_4_STIMULANTS.pdf
  2. National Drug Threat Assessment 2019, https://www.dea.gov/…/DIR-007-20%202019%20National%20Drug%2…

Ĉu vere ni devas reeĥi tiajn partiecajn Trumpajn politikaĵojn?
Ĝenerale mi ŝatas kaj sekvas informigajn artikolojn de Uzanto:RG72 en vikinovaĵoj ĉiam kiam ili ne estas politikaj!
PS: ial mi ne povis meti le ĝustajn ligilojn :(
JabieroKubo (diskuto) 11:13, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara JabieroKubo! Dankon pro viaj laŭdoj kaj reagoj. Tiaj malkongruoj de opinioj estas neeviteblaj, do sola vojo estas speguli ilin ĉiujn maksimume objektive. Do mi proponas al vi aldoni la duan vidpunkton en la respektivaj novaĵoj por ke ciuj flankoj de rilataj konfliktoj havu sian voĉon. Plej gravas esprimi ne propran vidpunkton, sed tiun de la novaĵaj personoj. Sukceson! --RG72 (diskuto) 05:40, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Temas pri nepruvitaj akuzoj. La artikolo nenion diras pri la vereco de tiuj akuzoj. Ĉu vi emas nei, JabieroKubo, ke Usono faris tiujn akuzojn? Daniel (diskuto) 19:15, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Post tiom da tempo mi ne certas ĉu valoros la penon iom pli ampleksigi/aldoni plian vidpunkton sed ĉiukaze mi milde aldonos ion :). Oni povus verki eĉ tute kontraŭan alividpunktan kontestan artikolon! Sed mi ne planas politiki ĉi tie. JabieroKubo (diskuto) 06:29, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]