Unasur proponis regionan armeon por apogi pactraktadojn en Kolombio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 11-a de aprilo 2015

La Komunumo Sudamerika de Nacioj (pli konata kiel Unasur) porponis pasintmerkrede ke regiona pacarmeo akompanu la eventualan finiĝon de la kolombia konflikto fine de la pactraktadoj inter Bogoto kaj la gerilo FARK.

Flago de Unasur.
Fonto: Oficina de Coordinación UNASUR/Wikimedia Commons

La ĝenerala sekretario de la organizo, Ernesto Samper, diris al la amaskomunikiloj ke Ĉilio kaj Argentino estis konsultitaj pri la eblo ke ilia armeo nomata Cruz del Sur (Suda Kruco), kreata antaŭ unu jarkvino, povus akompani la malmilitarigon okaze de la pactraktado.

Al ĉi-kontingento montris volon sumiĝi aliaj de la hemisferio, kaj ĝi estas pacarmeo kiu la unua fojo aperas en Sudameriko
Samper

La kolombia eksprezidanto aldonis, dum konferenco pri paco en Kolombio en la sidejo de la sekretariejo de Unasur en Kito, "Tial ni pensas ke ĉi-armeo povus esti utila dum la proceso pri malmilitarigo kiu devas eki ek de la subskribo de la pactraktadoj".

Post la akademiaĵo, en kiu partoprenis la prokuroroj kolombia, Eduardo Montealegre, kaj ekvadora, Galo Chiriboga, Samper konsideris ke regiona pacarmeo "sen ia hegemonia kompromiso" povus doni "kroman valoron al traktado kiu nun disvolviĝas, por la malmilitarigo kaj senarmigo" de FARK.

Li diris ke la iniciato estis prezentita al la kolombiestro, Juan Manuel Santos, kaj ke li atendas fari la samon antaŭ la delegitoj de Bogoto kaj la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARK) kiu konversacias en Habano ek de novembro 2012 pri ses-tema agendo.

Ek de tiam ambaŭ partoj atingis interkonsentojn pri kampara disvolviĝo, civitana partopreneco kaj kontraŭdroga politiko, kvankam lasis 28 punktojn pri tiuj temoj nedeciditaj. Ankoraŭ mankas la riparado al viktimoj, senarmiĝo kaj la ilo por laŭleĝigi eventualan akordon. Ambaŭ partoj samopinias pri tio ke "nenio estas akordita ĝis kiam ĉio estas akordita".

Kolombio travivas armitan konflikton de pli ol duonjarcento kun la maldekstremaj geriloj, dekstremaj paramilitistoj, militistaj fortoj kaj drog-ŝakristaj bandoj, kiu oficiale lasis almenaŭ 220.000 mortintojn kaj pli ol 5 milionojn da delokitaj personoj. FARK kalkulas je 8.000 oficialaj gerilanoj.

Fontoj