Uhano unuafoje raportis neniun novan kazon de la kronviruso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de marto 2020


Stratbarilo en Uhano: «Laborante kune ni iam regos la disvastiĝon de la malsano»

La ĉina urbo Uhano, kiu estis la centro de la pandemio de COVID-19, unuafoje raportis neniun novan kazon por la tago de merkredo, la 18-a de marto. De proksimume du monatoj, Uhano kvarantenas dum la aŭtoritatoj provas haltigi la disvastiĝon de la viruso. Dum la pasintaj semajnoj la nombro da novaj tieaj infektiĝoj ŝrumpis.

Tamen aliloke en Ĉinio oni raportis, ĵaŭdon la 19-an de marto, 34 novajn kazojn venintajn el eksterlando. Oni daŭre malkvietiĝas pro tiaj importitaj kazoj minacontaj la grandajn progresojn jam faritajn de tiu lando. Ĉinio estas la lando, kiu estis la plej akre trafita de la nova kronviruso ekde ĝia apero malfrue en decembro, kun sume ĉirkaŭ 81 000 kazoj kaj 3 200 mortintoj. La plejparto de la trafitaj resaniĝis.

Sud-Koreio raportis 152 kazojn ĵaŭdon, kio estas malboniĝo rilate ĝian lastatempan progreson de malpli ol 100 ĉiutagaj kazoj dum kvar sinsekvaj tagoj.

La viruso atingis 166 landojn, kun pli ol 200 000 konfirmitaj kazoj kaj 8 600 mortintoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano.

Nikaragvo kaj la najbara Salvadoro anoncis malfrue merkredon ke ili konfirmis siajn unuajn kazojn.

Meksiko, kiu konfirmis 118 kazojn, raportis sian unuan morton malfrue ĵaŭdon.

Italio, kiu ĝis nun havas la duan plej grandan nombron da kazoj, raportis merkredon malkvietigan novaĵon: 475 novajn mortojn pro la viruso, kio estas la plej granda unutaga mortosumo de iu ajn lando ĝis nun. Sume preskaŭ 3 000 homoj pereis inter la 36 000 kazoj en Italio. La itala registaro estas unu el multaj tra la mondo kiuj strebas limigi la publikan vivon por eviti ke homoj disvastigu la viruson al siaj komunumoj aŭ al aliaj landpartoj.

Panamo anoncis, merkredon, novan tutlandan malpermeson elhejmiĝi de la 21-a horo ĝis la 5-a. Sole policistoj, fajrobrigadistoj, sanlaboruloj kaj sanitaroj rajtas eliri dum tiuj horoj. Tiu lando raportis 109 kazojn ĝis nun.

Nov-Zelando anoncis, ĵaŭdon, ke ĝi rifuzas la eniron al eksterlandanoj, nelonge post kiam la registaro avertis siajn civitanojn ne vojaĝi eksterlanden pro la risko infektiĝi de la kronviruso. «Ni ne toleros riskon ĉe la landlimo», diris la ĉefministro Jacinda Ardern en gazetara konferenco. La registaro diris ke ĝi trovis ok novajn kazojn konsistantajn el homoj vojaĝintaj eksterlande. La sumo da kazoj estas 28.

Aŭstralio diris ke ankaŭ ĝi malpermesos la eniron de necivitanoj kaj nerezidantoj ekde vendredo. La ĉefministro Scott Morrison diris ke la «grandega proporcio» da 500 konfirmitaj kazoj en tiu lando estis importita.

Usono kaj Kanado anoncis portempan fermon de ilia landlimo al «neesenca cirkulado».

En eŭropaj landoj, la limoj estas plenŝtopitaj de veturantoj. Kvankam ili fermis siajn limojn al neesenca cirkulado, multaj transirejoj estas malfermaj al translimaj laboruloj kaj al kamionoj veturigantaj medicinaĵojn kaj aliajn neprajn komercaĵojn.

Germanio, kiu havas preskaŭ 9 000 konfirmitajn kazojn, pretigas sin al akra kresko de la nombro de infektiĝoj. Altranga sanitara oficialulo avertis, mekredon, ke ĝis 10 milionoj da homoj povus esti infektotaj. Sed la estro de la Instituto Robert Koch, Lothar Weiler, diris ke oni povus multe malpliigi la nombron de infektiĝoj per la limigado de sociaj rilatoj. Weiler krome avertis, ke la disvastiĝo povus daŭri en Germanio du jarojn.

Fontoj