Uhano malfermiĝis post la kvaranteno

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 9-a de aprilo 2020

Fermita kvartalo en Uhano.

La 8-an de aprilo meznokte finiĝis la dumonata kvaranteno en la ĉina urbo Uhano, epicentro de la kronvirusa pandemio de 2019-2020. Ĉirkaŭ 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj en la unua tago, kiam la eksterurba veturado estis restarigita. Ĉirkaŭ 40% de ili iras al la Delta Regiono de la Perlorivero. Entute 276 pasaĝeraj trajnoj foriris al aliaj urboj. Pli ol cent aviadiloj ekflugis el Uhano, la ŝoseoj estis plenŝtopitaj je forirantaj aŭtoj post kiam meznokte la barikadoj estis forigitaj.

Samtempe la urbon forlasis miloj da kuracistoj, kiuj venis por lukti kontraŭ la epidemio. Oni adiaŭis ilin forme de solena dankceremonio. Ĉiuj busoj estis ornamitaj je flagoj, ĉie pendis dankaj afiŝoj kaj sur la nubskrapuloj videbliĝis surskriboj: "Saluton, Uhano!"

Multaj foririntoj estis loĝantoj de aliaj urboj kaj regionoj, kaptitaj de la epidemio en Uhano. Oni opinias ke almenaŭ 11 mil loĝantoj de Pekino pasigis lastajn du monatojn en Uhano kaj 866 el ili foriris kun la unua trajno. La aŭtoritatoj de Peikino atendas revenon de po unu mil homoj ĉiutage. Post alveno ili ĉiuj trapasos testadon pri la koronviruso. La aŭtoritatoj de la provinco Gŭangdongo ankaŭ diris ke nur homoj kun negativaj rezultoj de la testo rajtos reveni. Tamen eĉ ili devos pasigi du semajnojn en siaj hejmoj kadre de memizolado. La fervojaj aŭtoritatoj postulis, ke pasaĝeroj skanu rapidrespondajn kodojn, konfirmantajn ilian sanstaton, kontrolu temperaturon ĉe la enirejoj de la stacidomoj kaj portu maskojn. Remalfermiĝas laborejoj, kies kunlaborantoj devas prezenti siajn verdkolorajn sankodojn.

La kvaranteno estis starigita la 23-an de januaro kaj daŭris 76 tagojn.

Fontoj