Saltu al enhavo

Uhano malfermiĝis post la kvaranteno

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 9-a de aprilo 2020

Fermita kvartalo en Uhano.

La 8-an de aprilo meznokte finiĝis la dumonata kvaranteno en la ĉina urbo Uhano, epicentro de la kronvirusa pandemio de 2019-2020. Ĉirkaŭ 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj en la unua tago, kiam la eksterurba veturado estis restarigita. Ĉirkaŭ 40% de ili iras al la Delta Regiono de la Perlorivero. Entute 276 pasaĝeraj trajnoj foriris al aliaj urboj. Pli ol cent aviadiloj ekflugis el Uhano, la ŝoseoj estis plenŝtopitaj je forirantaj aŭtoj post kiam meznokte la barikadoj estis forigitaj.

Samtempe la urbon forlasis miloj da kuracistoj, kiuj venis por lukti kontraŭ la epidemio. Oni adiaŭis ilin forme de solena dankceremonio. Ĉiuj busoj estis ornamitaj je flagoj, ĉie pendis dankaj afiŝoj kaj sur la nubskrapuloj videbliĝis surskriboj: "Saluton, Uhano!"

Multaj foririntoj estis loĝantoj de aliaj urboj kaj regionoj, kaptitaj de la epidemio en Uhano. Oni opinias ke almenaŭ 11 mil loĝantoj de Pekino pasigis lastajn du monatojn en Uhano kaj 866 el ili foriris kun la unua trajno. La aŭtoritatoj de Peikino atendas revenon de po unu mil homoj ĉiutage. Post alveno ili ĉiuj trapasos testadon pri la koronviruso. La aŭtoritatoj de la provinco Gŭangdongo ankaŭ diris ke nur homoj kun negativaj rezultoj de la testo rajtos reveni. Tamen eĉ ili devos pasigi du semajnojn en siaj hejmoj kadre de memizolado. La fervojaj aŭtoritatoj postulis, ke pasaĝeroj skanu rapidrespondajn kodojn, konfirmantajn ilian sanstaton, kontrolu temperaturon ĉe la enirejoj de la stacidomoj kaj portu maskojn. Remalfermiĝas laborejoj, kies kunlaborantoj devas prezenti siajn verdkolorajn sankodojn.

La kvaranteno estis starigita la 23-an de januaro kaj daŭris 76 tagojn.

Fontoj

([[Lingvo angle|angle]]) Catherine Wong, Echo Xie «Coronavirus: tens of thousands say goodbye to Wuhan as city ends 11 weeks of lockdown» – [[South China Morning Post]], 08-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de South China Morning Post]] ([[Lingvo esperante|esperante]]) Xiao «Wuhan nuligis eksteren vojaĝan limigon post kelkmonata fermo» – [[Ĉina Radio Internacia]], 08-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Ĉina Radio Internacia]] ([[Lingvo angle|angle]]) Lily Kuo, Lillian Yang «'Liberation' as Wuhan's coronavirus lockdown ends after 76 days» – [[The Guardian]], 07-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de The Guardian]]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q89872466Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo