Twitch estis submetita al kritiko pro anstataŭigo de la vorto «virino»

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Markemblemo de Twitch

Vendredo, la 5-a de marto 2021

La video-elsenda retejo Twitch troviĝis meze de skandalo nelonge post la komenciĝo de la monato de historio de virinoj.

En anonco de internacia ago, la administrantaro de la retejo anstataŭigis la vorton «woman» (kio signifas «virino» en la angla) per la genroneŭtrala, neologisma varianto «womxn». Tiamaniere la organizaĵo volis subteni intersekcan feminismon, kiu antaŭsupozas la reciprokecon de ĉiuj specoj de diskriminacio.

Multaj anoj de la GLAT-komunumo reage opiniis, ke ĉi tia decido kontraŭas la principojn de inkluziveco, kaj ke per la termino «womxn» Twitch faras distingon inter virinoj kaj transseksulinoj, deigante la lastajn en alian, ne-inan kategorion.

Twitch respondis al la ondo de indignado kaj pardonpetis antaŭ sia uzantaro. La administrantaro de la retejo asertis, ke ĉiuj siaj agoj estis faritaj celante la subtenon de la GLAT-komunumo, kvankam ili ne atingis la deziratan rezulton.

Fontoj[redakti]