Saltu al enhavo

Tvitero forbaris 100 kontojn ligitajn al Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Markemblemo de Tvitero

Merkredo, la 24-a de februaro 2021

La mikrobloga servo Tvitero (Twitter) anoncis pri la forigo de cent kontoj supozeble konektitaj al la rusiaj aŭtoritatoj.

La administrantaro de Tvitero asertas, ke ĝi malkaŝis reton de 69 kontoj, kiu estis konektita kun Rusio kaj penadis submini la kredon en la nordatlantika alianco kaj ties stabileco. Pliaj 31 «rusiaj» kontoj estis forigitaj tial, ke iliaj posedantoj laŭaserte klopodis okazigi influon sur Usonon kaj la Eŭropan Union.

La oficiala reprezentanto de la rusia ministrejo pri eksterlandaj aferoj Maria Zaĥarova komentis, ke Moskvo enketos la pravigon por la forbaro de la kontoj. Kiel citis la novaĵagentejo TASS, «ni ekstudos la bazon de la forbaro de la kontoj, kaj ni donos fakan konkludon». Laŭ Zaĥarova, sub la pravigon esprimitan de Tvitero por la forbaro de la kontoj povus fali «milionoj da uzantoj».

Dume, Tvitero anoncis pri la forigo de 238 kontoj de Irano, laŭ la aserto ke oni uzis ilin por «entrudiĝi en diskuton koncernantan la unuan televidan debaton de la prezidantkandidatoj en 2020».

Fontoj

[redakti]

(ruse)  «Twitter заблокировал 100 аккаунтов, связанных с Россией» – SecurityLab.ru (disponeblas laŭ libera permesilo CC-BY 3.0 kaj tradukita ĉi-paĝen), 23-02-2021 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q105666650Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo