Turkio atakis kurdojn en Sirio post foriro de la usonaj trupoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 9-a de oktobro 2019

Batalantoj de la kurdaj Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj

La 9-an de oktobro 2019 la artilerio de Turkio pripafis situojn de la Siriaj Demokratiaj Fortoj apud la urbo Ras Al-Ajn en nord-orienta Sirio. Antaŭtage la turka aerarmeo bombardis stabejon de la kurdaj trupoj apud Tell-Tavill en la provinco Al-Hasaka. Mankas informoj pri homaj perdoj. La kurdoj informis ankaŭ pri pripafado de iliaj pozicioj en la gubernio Ar-Raka.

Tiuj atakoj estas parto de operaco de la turka armeo kontraŭ la kurdaj trupoj en Sirio, delonge anoncita de la prezidanto Recep Tayyip Erdoğan kiel parto de la lukto de la turka ŝtato kontraŭ la kurda terorismo. Jam en julio la turka armeo komencis koncentriĝon de la trupoj en ĉelima regiono kaj komence de aŭgusto la anoncita operaco nur lastmomente estis nuligita danke al klopodoj de la Usona Departemento de Defendo. La kurdaj trupoj estis aliancanoj de Usono en la Siria enlanda milito kaj ludis ŝlosilan rolon en venko super la Islama Ŝtato en la nord-orienta Sirio, kiu ekde tiu tempo estas regata de ili kunlabore kun arabaj opoziciuloj. En 1990-1991 ili partoprenis en la Golfa Milito en Irako, flanke de Usono, sed post foriro de la usona armeo estis forlasitaj sen ajna subteno kaj atakitaj laŭ ordono de la iraka prezidanto Sadam Husein, kiu venĝis uzante kontraŭ ilin Kemia armilokemiajn armilojn kaj amasan bombardadon.

Tamen la 6-an de oktobro la usona prezidanto Donald Trump post telefona interparolo kun la turka prezidanto subite anoncis fortiriĝon de la usonaj trupoj el Sirio, kiu tuj komenciĝis kaj laŭ turkaj fontoj devos finiĝi ene de unu semajno. Pri sia decido Donald Trump sciigis per Tvitero.

La kurdoj militis kune kun ni, sed ni pagis kontraŭ tio grandegan monon kaj liveris al ili la municiojn. Ili militas kontraŭ Turkio dum jardekoj. Mi malebligis komenciĝon de tio preskaŭ tri jarojn, sed por ni jam venis tempo foriri el tiuj stultaj senfinaj militoj, multaj el kiuj estas tribaj, kaj revenigi niajn soldatojn hejmen.
Donald Trump, prezidanto de Usono.

Post alfronti ondon de indigno en la usonaj politikaj rondoj, la prezidanto aldonis minacon rilate Turkion: "Se Turkio faros ion, kion mi ĉe mia granda kaj escepta saĝeco konsideros nepermesebla, mi komplete neniigos kaj ebenigos la ekonomion de Turkio (mi jam faris tion antaŭe)!" avertis li en sia Tvitero. Tamen jam sekvan tagon li anoncis viziton de la turka prezidanto al Usono, okazontan la 13-an de novembro, kaj nomis lin unu el plej gravaj partneroj.

Tiu decido elvokis grandan indignon ne nur ĉe la kurdoj, kiuj deklaris ke Usono denove fiuzis kaj perfidis ilin kaj batis kontraŭ dorso, sed ankaŭ ĉe ambaŭ usonaj partioj, reprezentitaj en la Usona Kongreso. "Rapida foriro de la usonaj trupoj el Sirio profitigos nur Rusion, Iranon kaj la Asad-reĝimon. Kaj tio kreskigos la riskon, ke la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj grupaĉoj regrupiĝos" diris Mitch McConnell, ĉefo de la respublikanoj en la Usona Senato.

La Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio Federica Mogherini kritike reagis al la subita ŝanĝo de la usona pozicio.

Militado en la nord-oriento de Sirio profundigos suferojn de la civiluloj, subfosos la kurantan laboron de la tutmonda koalicio pri lukto kontraŭ Daiŝ [araba nomo de la Islama Ŝtato] kaj eĉ pli komplikigos perspektivojn de la politika procezo subestre de la Unuiĝintaj Nacioj cele atingi pacon en la lando.
Federica Mogherini

La gazetarservisto de la rusia prezidanto komentis, ke Rusio konsideras eblaj "agojn de Turkio por garantiado de propra sekureco", sed memorigis ke la teritoria kaj politika tutecoj de Sirio estas netuŝendaj.

Fontoj