Irano: unua ekzekuto ligita al la tumultoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 10-a de decembro 2022

Tumultoj en teherano, 20-a de septembro 2022


Irano, ĵaŭde la 8-an de decembro, estis pendumita la unua mortkondamnito pro implikiĝo en la protesta movado, kio provokis protestojn eksterlande kaj avertojn de NRO-oj pri baldaŭaj novaj ekzekutoj.

La ekzekutito estis identigita ĵaŭde de la oficiala novaĵretejo de la irana juĝistaro kiel Mohsen Shekari, 23-a jaraĝa viro. Li estis juĝita pro "militado kontraŭ Dio" pro supozebla atako kaj vundo de sekureca oficisto per tranĉilo kaj partopreno al barado de strato en Teherano, post procesoj kondamnitaj kiel "spektakloproceso" fare de homrajtaj organizaĵoj, inter kiuj Amnestio Internacia, kiu asertis ke "aŭtoritatoj uzas la mortopunon kiel ilon de politika subpremo por fini la popolan ribelon". Arestita la 25-an de septembro, li estis kondamnita fare de la Teherana Revolucia Tribunalo la 1-an de novembro. Lia apelacio estis malaprobita fare de la kasacia kortumo la 20-an de novembro. La tuta proceso do daŭris malpli ol du monatojn, kaj Shekari ne rajtis defendi sin per advokato.

En la Islama Respubliko Irano ade okazas protestoj estigitaj de la morto la 16-an de septembro de Mahsa Amini, 22-jara irana kurdino kiu mortis tri tagojn post sia aresto fare de virtopolico. Ĝi akuzis ŝin je esti malobservinta la striktan vestregularon devigantan virinojn porti la hiĝabon publike, interalie. Ekde tiam, amasaj protestoj okazis tra la lando, kaj la subpremo de la movado mortigis almenaŭ 458 homojn, laŭ la lasta raporto de la organizaĵo Irano Homrajtoj (IHR).

Juĝista estro Gholam-Hossein Mohseni-Ejei diris pli frue ĉi-semajne, ke "kelkaj" el la dek-unu mortkondamnoj pro "korupto sur la Tero" kaj "milito kontraŭ Dio" rilate la protestojn estis konfirmitaj de la Supera Kortumo kaj "efektiviĝos baldaŭ".

Nova alvoko al manifestacioj estis rete lanĉita por sabato la 10-a kaj dimanĉo la 11-a de decembro. La policestro asertis, ke liaj fortoj nun montros "neniun moderecon".

Fakuloj pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj alvokis Iranon ĉesigi ekzekutojn de kaptitoj rilate al la protestoj, sed iranaj aŭtoritatoj persistis, deklarante, ke ili devas defendi la landon kontraŭ komplotoj de eksterlandaj potencoj, precipe de Usono, kiun ili akuzas kaŭzi la tumultojn. La irana prezidento Ebrahim Raisi proklamis, ke la manifestacioj havas nenion komunan kun ekonomiaj aŭ kulturaj postuloj, sed estas "usona intrigo" por neniigi Iranon.

Fontoj[redakti]