Tergaso: Ĉinujo kaj Rusujo konkludas gaskontrakton

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 21-a de majo 2014

Monda produktado de tergaso.

Hodiaŭ Ĉinujo kaj Rusujo konkludis fine gaskontraktegon post dekjara traktado. Ĉina Nacia Nafto-Kompanio (angle: CNPC) kaj rusa gasfirmao Gazpromo metis por tio la necesajn subskribojn. En Soĉo, kie la ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la Olimpikajn Vintroludojn, jam estis konkludita provizora kontrakto.

Oficiale oni ne publikigis sumojn pri la kontrakto, sed temas laŭdire pri liverado de 38 miliardoj da kubmetroj da gazo po jaro. La kontrakto valorus ĉirkaŭ 400 miliardojn da dolaroj (292 miliardojn da eŭroj).

La rusa prezidanto Vladimir Putin vojaĝis speciale por la interkonsento al Ĉinujo. La kontrakto signifas por Rusujo pli grandan diversecon de eksporto. La Eŭropa Unio antaŭ nelonge sciigis bonvolonte malpli dependi de rusa gaso.

Fontoj